top of page
Ichi-01.jpg

"262-Rekordo de Iĉirou (Ichiro) en

   MLB (Major League Basball),

     Usona Ligo de Basbalo)"

 

   Interŝanĝu specialan eldonon pri la rekordo.

         Interŝanĝu artikolon pri la rekordo.

Ichi-02.jpg

Internacia Komuna Lingvo Esperanto ligas multajn alilandanojn.

   Aperis tiu kiu faris novan rekordon post 84 jaro renovigita de James SISLER (Sisler (?)) en basbalo de Usono (Ameriko). La nomo de la basbalisto estas SUZUKI Iĉirou (Ichiro), japano.
   Post 7 jaroj mult-sekurbatinto (angla; leading hitter) de pacifika ligo en Japana Basbal-Ligo, kiu aliĝis al Amerika Basbal-Ligo antaŭ 4 jaroj (2001).
   De tiam li 3 jarojn (2001 - 2003) daŭre faris pli ol 200 sekurbatojn (bat-sukcesojn).
Ĉijaron (2004-n) eĉ lia teamo stagnas en malbona rezulto, li defiis novan rekordon de sekurbato.

   Finfine en la 1a de oktobro per usona kalendaro li faris novan rekordon je 258 sekurbatoj. Multaj homoj laŭdis lian rekordon, kaj multaj ĵurnalejoj en Usono, Japanio kaj Koreio presis Specialan Eldonon pri lia ludo. Kaj la fina rekordo estis 262 sekurbatoj.

   Mi deziras kolekti la Specialan Eldonon kaj artikolon el tutmondo uzante Esperanton.
Mi tute ne povas supozi kiom da artikoloj mi ricevos. Alie, mi deziras scii kiel vaste nia lingvo Esperanto fluos, kaj kiom da homoj helpos mian planon. Sekve mia movado komenciĝis.

[ Alvoko. ]
   Mi alvokis al alilandanoj uzante mondskalan interretan informan gazeton 'NUN' per Esperanto. Mi rekte sendis petleteron al membroj de UEA, delegitoj sur uea-jarlibro, sporto-amantoj kaj ĵurnalistoj ktp.
   Mi sendis petmesaĝon al admistrantoj aŭ redaktoroj de alilandaj hejmpaĝoj. Por interŝanĝi Specialan Eldonon mi preparis 50 ekzemplerojn el japana loka ĵurnalo 'Nishinippon-shinbun'. Mi deziris kolekti samspecajn eldonaĵojn de aliaj famaj ĵurnaloj.

[ Publiko. ]
(1) Mi intencas okazigi ekspozicion uzante kolektotajn artikolojn.
(2) Mi cirkuligos la kolektaĵojn inter volontuloj de ekspozicio. Poste, mi pruntedonos

      ĝin al volontuloj alilandaj.
(3) Finfine mi proponos doni ĝin al Iĉirou (Ichiro).

[ Specialaj artikoloj. ]

   Mi ricevis permeson de loka ĵurnalejo "Nishinippon-shinbun-sha" por traduki specialan artikolon pri Iĉirou (Ichiro) en Esperanto. Kaj mi raportis mian planon pro interŝanĝi ĵurnalon kun alilandaj intersitoj pri basbalo. Pro tio 50 ekzempleroj de la novaĵ-papero mi ricevis sempage.
   La originala artikolo estis farita de la organizo Komuna Novaĵagentejo en la ĉefurbo Toukjou (Tokio, Tokyo). Laŭ la helpo de loka ĵurnalisto mi rekte telefonis al la ĵurnalisto en Toukjou. 
   Limigite mallongan spekt-periodon mi ricevis la rajton por publikigi mian tradukaĵon en Esperanto al aliandanoj per interreta hejmpaĝo. 

U-tubo (Youtube) helpas vin gajni datumon pri Iĉirou (Ichiro).

[Ilustrita tablo]   La nombro sukcesbatoj de jaro per Iĉirou      https://honkawa2.sakura.ne.jp/3978a.html

La 262 sukcesbatoj de Ichiro  en la jaro 2004         http://www2u.biglobe.ne.jp/akichan/mlb/ichiro04.htm

[Aldonita informo]

(1) Kiam 77 ludoj por la Seattle Mariners, 
     Ichiro havis 108 sukcesojn en 338 batŝancoj por batiladmezumo de .320. 
(2) Post la 78-a matĉo,
     li havis 154 sukcesojn en 366 batŝancoj por batiladmezumo de .421. 
(3) En la tuta sezono,
     li havis 262 sukcesojn en 704 batŝancoj por batiladmezumo de .372.

(4) Li faris novan rekordon en lia kvara jaro 2004 en la Major-vivo.

     Ichiro havis 262 sukcesojn por la jaro.

(5) En 2004,

     ludante en teamo ”Seattle Mariners”, li havis sian 262-an sukceson kontraŭ la

     teamo "Texas Rangers".

 

                        2004-05 : Tiun ĉi artikolon tradukis Esperanto-Kultivejo Sue, HAŜIGUĈI Ŝigejuki

bottom of page