top of page
"Gasto al nia gubernio Hukuoka-ken okaze de la 92a UK."

   Mi feliche renkontighis kun 5 alilandaj esperantistoj; nome, s-ro Shon Linpin (XIONG Linping el Chinio), s-ro Hazairin R. JhUNEP (Hazairin R. JUNEP el Indonezio), s-ino Antoanetta NIKOLAEVA (Antoaneta NIKOLAEVA el Bulgario), s-ro Inge SIMON (el Germanio) kaj s-ro Juugen BAUWAA (Jurgen BAUER el Germanio).

   S-roj ShON kaj JhUNEP estas invititoj de JEI por stimuli esperanto-movadon en Azio okaze de la 92a UK. S-ino NIKOLAEVA estas kontaktinto al s-ino HUKUShIMA Jukiko per Pasporta Servo. S-ino SIMON kaj s-ro BAUWAA estas kontaktintoj al s-ro HIRAJAMA Sejki per Pasporta Servo. 

2. S-ro Hazairin R.JhUNEP (Hazairin R. JUNEP)
    el la urbo Jhoghakarta (Jogjakarta) en Indonezio.
Haza 147S.JPG
Haza 154S.JPG
Haza 158S.JPG
Haza 178S.JPG
Haza 183S.JPG
Haza 188S.JPG
Haza 194S.JPG
Haza 202S.JPG
Haza 220S.JPG
Haza 224S.JPG

   S-ro Hazirin R. JhUNEP gastis en la hotelo "Hakata-Reoparesu" kies chambron rezervis HES (Hukuoka-Esperanto-Societo) por li. Li uzi la hotelon nur unu tagon (30-an de julio) kaj venontan tagon li vizitis urbon "Nagasaki-shi". Tial mi akompanis lin por turismi urbon "Hukuok-shi".

--- La unua tago (30a). ---
   Je la 14:30 ni (s-ro ShON kaj mi) renkontis s-rojn JhUNEP kaj NOMRA kiu estas prizorganto en gubernio Kumamoto-ken pri Hazairin che la JR-stacidomo "Hakata-eki". Ili alvenis al chi-tie uzante tre rapida trajno "Shinkansen" de la distrikto Kansaj. S-ro JhUNEP estas tre ege aktiva esperantisto en Indonezio kvankam lia sperto en Esperantujo estis nur 3 jaroj.
 

   Al la chambro de la hotelo li portis varizon, poste je la 15:30 ni (li kaj mi) duope vizitis centran parton "Tenjhin" de "Hukuoka-shi" per subtera tramo (metroo).
   Ni vizitis kunsideojon de Internacia Komunikigha Centro "Chielarka Placo (japana; Reinbou-puraza)". 

   Kutime multaj alilandanoj unue vizitas tiun chi lokon por ricevi konsilon kaj helpon pri sia vivmanieron en Japanio aw serchi laboron provizoran.

   Je la 17:30 anoj de Hukuoka-Esperanto-Societo okazigis bonvenigan bankedon che la restracio en lia hotelo. Kolektighis 8 esperantistoj, kaj gaje kaj ghoje kunbabilis esperante. Li portis porteblan komputilon sed li forgesis ligilon de baterio al komputilo. Tial mi rapide vizitis vendejon de elektra aparato pro acheti la ligilon. Feliche mi serchis bonan ligilon, sekve li sukcesas dawran vojaghon trankvilan.

   Kompreneble li portas duan baterion, tion uzante li prezentis al ni turimon kun multaj fotoj de lia lando Indonezio.
 

   Law la klopodo de s-ino AKIJOSHI Toshiko de HES-ano, iu jhurnalistino intervuis lin kaj nian bonvenigan bankedon. Por kelkaj demandoj ni interpretis al li, kaj post kelkaj tagoj iom granda artikolo aperis sur la chiutaga jhurnalo "Mainichi-shinbun". Tio estis bonega informo por propagandi la ekziston kaj realan uzadon de internacia lingvo Esperanto al multaj legantoj.

--- La dua tago (31a). ---
   Je la 8:30 mi vizitis lian hotelon, baldaw li aperis portante grandan varizon. Li petis rezervi varizon al oficisto che la gicheto de la hotelo, poste li kaj mi duope promenis al proksima loko, tie trovighas famekanata shintoa templo "Kushida-Jhinjha". Kaj granda ornamita turo por festo "Hakata-Gion-Jamakasa" estas montrita tie.

   La belaj koloroj de grandaj pupoj estas bona memorajho por vizitintoj. Li havas grandan intereson pri japaneskajn objektojn, tial li multe fotis kaj fotis. Pri multaj objektoj mi prezentis al li esperante la historio aw kariero aw deveno krp.
 

   Je la 11:30 ni revenis hotelon, char li devas preni trajnon por viziti la venontan lokon Nagasaki. Che la stacidomo s-ro HUKAHORI Joshihumi kiu estas estro de NEK (Nagasaki-Esperanto-Klubo) kaj samtempe rolas la prezidanto de KEL (Kjuushuu-a Esperanto-Ligo).

 

   Ni tagmanghis per spagetio che la hotelo. Poste mi adiawis lin che la kajo de "Shinkansen", promesante revidi nin en kongresejo de Jokohama.

bottom of page