top of page

La 92a Universala Kongreso en Japanio  (2007/08/04-11)

Kongresa Temo de la 92a UK : Okcidento en Oriento; akcepto kaj rezisto.

Chiuj fotoj estas rezervitaj, sed vi rajtas uzi sekvajn fotojn: Kontaktu min.
1. Fotoj de vi mem aw viaj intimaj amikoj.
2. Fotoj komunaj scenoj (ceremonio, kongresejo, halo, programero ktp.).

Atentu !!! Anstataw supersigno mi uzis literon "h" aldone, kaj literon "w" por "u~".

92aUKfoto 254S.JPG

   Mi raportis mian sperton kaj impreson en La 92a Universala Kongreso en Jokohama (Yokohama) uzante multajn fotojn. Por tio mi uzis digitalan kameraon kun 2GB de SD-karto, kaj totala nombro de fotoj estis chirkaw 900, poste mi restigis interesajn kaj memorindajn fotojn kies nombro estas chirkaw 700.

   Kelkfoje mi partoprenis en UK, sed chifoje mi restis en kongresejo dum 8 tagoj (de 2007-08-04 ghis 08-11).

   En kelkaj programeroj mi partoprenis aw cheestis, pri tio mi skribis la temojn law la Kongresa-Libro.

[ Konkresaj tagoj ]
2007-08-04 (sabato)      2007-08-05 (dimancho)  2007-08-06 (lundo)      2007-08-07 (mardo)​

2007-08-08 (merkredo) 2007-08-09 (jhawdo)      2007-08-10 (vendredo) 2007-08-11 (sabato)

Gastoj;  [               ]  [               ]  al nia gubernio Hukuoka-ken.
Raporto de mia penso kaj ago en la 92a UK.

92aUKfoto 739S.JPG

01. (2007-08-04). La unua tago.
[HODLER, Salono501] 18:00-21:00

Interkona Vespero / Movada Foiro.

92aUKfoto 735S.JPG

   De fulghaveno "Hukuoka-kuukou" mia aviadilo "SKY008" ellflugis je la 10:25 kaj alvenis al fulghaveno "Haneda-kuukou" je la 12:00. Poste uzante ekspresan awtobuson alvenis al fina haltejo "Jokohama". Ni prenis subteran tramon celante stacion "Minato-Mirai-eki".

   Tre grandaj kontruajhoj kun respegulantaj fenestroj atendadis lokanon mi. Che la gicheto mi montris komfirmilon de UK, sekve mi ricevis blankan sakon iom grandan kaj koverton en kiu ekzistis du biletojn de bankedo kaj tuttaga ekskurso "E1". Kompreneble mi ricevis nomkarton kiel pasporton de la 92a Universala Kongreso.
   Ghis la programero pri Interkona Vespero mi havis sufichan liberan temon, sekve mi vizitis al hotelon "Toojokoin-NihonOodori-eki-Nichigin-mae". Mezgrandan valizon metinte en mia chambro mi denove vizitis Kongresejon je la 16:00. En chirkawejo de kongresejo mi vespermanghis per panoj kaj orangha suko.
   Interkona Vespero jam komenchghis tiam kiam revevis kongresejon. Mi lawvole migris ien kaj tien, komencighis mia momentofotado en la 92a UK. Por propagandi organizon aw vendi esperantajhojn multaj homoj svarmis en la granda chambro (salono 501). Nur kelkajn konatojn salutante mi antaweniris por momentofoti diversajn homojn kaj montrajhojn. Rapide tempo kuris samkiel sago en famekonata proverbo. Mi ghisrevidis konatojn je la 21:00, poste revenis hotelon.

92aUKfoto 319S.jpg

02. (2007-08-05). La dua tago.
[ZAMENHOF, MinatoMirai] 10:00-12:00 Solena Inawguro.
[LAPENNA, Salono502 ***] 13:00-14:30 Kongresa temo 1.
[YAGI, Salonoj411-412 ***] 14:45-16:00 Internacia Koruso 1.
[ZAMENHOF, Minato-Mirai] 18:00-21:00 Nacia Vespero.

   En la dua tago okazighis solena inawguro, sekve por preni bonan seghon en la halo "Minato-Mirai" mi iom frue eliris el mia hotelo. Estis facile supozebla pri varmega posttagmezo samkiel hieraw. Mia konato s-ro Hazairin R. JUNEP el Indonezio trovighis sur la podio kiel la prezentanto de lia lando. 

   Baldaw ceremonio komencighis, kaj dawris salutoj. Ludante ponpan muzikon grupo de junulinoj kun festvestoj japanaj, kurante sur la podio dancis kaj kantis. Iom longa prezentado estis iom enuema por mi.
   Mi cheestis en la chambro de Internacia Koruso (1). Hazarde mi vidis amikojn en Hukuoka-ken; s-ino AKIJOSHI Acuko (AKIYOSHI Atsuko) kun nepino, s-ino Bishop el Awstrario kiu antaw 3 jaroj vizitis nian gubernion, tiam mi renkontis shin. Shi lerte gvidis nin en nia lingvo Esperanto.
   Mi renkontis iun nekonatan s-inon kun shia maljuna patrino. Mi rekomendis ilin nepre spektu programeron "Nacia Vespero". Sed ghia fina horo estas tre malfrue, pro tio ili bedawris viziti la halon "Minato-Mirai", tre bedawrinde.
   La programero "Nacia Vespero" ja estis interesa por mi. Feliche mi ricevis bileton de sidloko je mezaparto de ja halo. Malrapida kaj silenta japana danco "Odori" estos tre intersa por alilandanoj ech japanoj. Unuafoje mi spektis japanan tradician muzikon "Gagaku", kaj la prezentado de japanaj tamburoj multe ghojigis min per la sono samkiel tondro.
Ankaw kelkaj konatoj naskighis che mi, dank' al Esperanto.

92aUKfoto 389S.jpg

03. (2007-08-06). La tria tago.
[AULD, Salono511-512 ***] 09:00-11:00 Libloservo 3.
[LUDOVIKITO, Salono413] 12:30-14:00

Kleriga Lundo: E-Movado en Azio.
[LUDOVIKITO, Salono413] 15:00-18:00

KAEM (Azia Agado: publika).

   Che la libroserva chambro mi promesis rendebvui 2 alilandanoj: Unu estas s-ro Arunas KAZLAUSKAS el Litovio. S-ro Arunas estas mia leteramiko de antaw 20jaroj kaj ni dufoje renkotis nin en la 79a UK en Koreio kaj la 81a UK en Chekio. Ni pormesis revidi nin en chi UK kaj reciproke sendi donacojn. Mi preparis malgrandajn ludilojn kaj libron pri japanaj tramoj en "Toukjou" al lia du filetoj. Alie al lia edzino Asta mi preparis vestajhon de dommastrumado (japana; Kappou-gi). Li donis al mi mur-pendilon de fajencajho kaj belegajn turismajn bildkartojn.
   Alia estas s-ro LEE Jungkee el Koreio. Antaw 4 monatoj mi anoncis donacon de ceramikajho en la kongresejo al alilandaj esperantistoj en la interreta grupo. S-ro LEE tuj kontaktis, sekve mi promesis doni ceramikajhon. Bedawrinde s-ro LEE ne aperis pro lia okupiteco en la UK. Poste mi donis ceramikajhon al li en la chambro de lia prelego.
   Mi havas grandan intereson pri Espernato-Movado en Azia. Multaj esperantistoj reprezentante salutis kaj raportis pri la movado aw cirkonstanco de iliaj landoj. Mankas al ili lernolibroj kaj vortaroj, sed kelkaj landoj kropode eldonis vartaron. Estis tre memorinda al mi la propono de iu kiu estas inciciinto de organizo KAEM, ghi devas okazigi landliman kongreson. Ekzemple Chinio havas chirkaw 20 landlimojn, tio signifas ekziston de multaj shancoj de komuna kongreso aw renkontigho. Bedawrinde s-ro JUNEP ne aperis en la halo, tial reprezentante de li mi faris mallongan raporton. Ghi estis unuafoja parol-sperto antaw multaj alilandanoj.

92aUKfoto 780S.jpg

04. (2007-08-07). La kvara tago.
[AULD, Salono511-512 ***] 10:00-11:30 Libroservo.
[LUDOVIKITO, Salono413] 15:45-16:45 Prelego de Hajko.

   En la chambro de libro-servo (librovendejo) multaj libroj sur feraj shrankoj atendis nin. Kiom da libroj ekzistis en la chambro, mi ne scias, sed multaj esperantistoj achetis librojn ghis la fina tago (11a de awgusto), sekve chirkaw kvinona kvanto de libroj restis sur la shrankoj, til mi kalkulis.
   Mia naskighjaro estas 1941, tial memore de la UK en Japanio mi achetis 3 librojn de brokantajhoj kiuj estis eldinitaj antaw jaro de 1941.
   Mi vizits la chambron por la prelego pri "Hajku", char mi havas grandan intereson pri "Hajku", precipe pri tradiciaj verkoj. Kvankam mia ideo tute alia kompare kun multaj hajko-verkantoj en nuna E
sperantujo. La plej grava punkto en "Hajku" devas esti la ekzisto de "KIRE" (inkluzive de Kire-jhi).

   Sed multaj vekristoj NE komprenas la valorecon de "KIRE" , tio estas bedawrindajho kaj al multaj 

ech japanoj ghi estas treege malfacilajho, tiel mi taksas.
   En chi UK mia konato administris infanvartejo. Mi vizitis la chambron kaj fotis kelkajn montrajhojn kaj preparajhojn por ke infanoj povas libere ludi en la chambro.

92aUKfoto 626S.jpg

05. (2007-08-08). La kvina tago.
[Tuttaga Ekskurso, E1] 08:00-19:30 Tokio - Edo - Ueno - Bazaroj.

92aUKfoto 694S.JPG

   Mi partoprenis en la tuttaga ekskurso "E1". La nombro de alighintoj estis 41 inkluzive de chicherono esperantista kaj la nombro de landoj estis dekkelkaj. Trovighis multaj gajemaj homoj precipe en italiano kaj brazilano.

   Mi iom helpis gvidi alighintojn al celanta loko montrante malgrandan paperon sur kiu mi skribis signifajn literojn de "E1". Mi montris ghin sur mia kapo tiam kiam nia trupo venis che la vojkruco aw angulo de konstruajho.
   Revenvoje tra la fenestroj de awtobuso ni vidis nigran figuron de famekonata monto "Hujhi-san" (japana; Fuji-san) en la krepusko senhela oranghkolora, sed bedawrinde la figuro estis tre malgranda kaj ni malfacile fotis ghin pro rapida kurado de nia awtobuso.

92aUKfoto 757S.jpg

06. (2007-08-09). La sesa tago.
[AULD, Salono511-512] 10:00-11:30 Libroservo.
[LUDOVIKITO, Salono413] 12:00-14:00 Kongresa Temo 3.
[LAPENNA, Salono502 ***] 15:15-16:15 Prelego: Japana animado.
[LAPENNA, Salono502 ***] 16:30-18:00 Oratora Konkurso.

   Mi shatas legi japanajn karikaturojn (japana; Manga), kaj kompreneble ankaw shatas spekti filmojn en kinejo aw televidaj programeroj. Famaj karikaturoj de du libroj (Nudpieda Gen kaj Flama bildo) estas tradukitaj en Esperanto, sekve alilandanoj povas legi ghin.
   Prelego temas pri grupo "Ghibli" kies prezidanto estas famekonata s-ro MIJAZAKI Hajao (MIYAZAKI Hayao). En la komparo de nuntempa rakonto kontraw io malnovtempa la preleginto enfazis ke la ideo de grupo "Ghibli" chiam montras newtralecon de konduto aw penso. Ghi kondukas al ni homoj naturan ideon. Tiel mi akceptis la prelegon.
   Oratora konkuruso ja estis interesa por mi, char mi unuafoje cheestis el la chambro de konkurso. Junuloj kaj junulino tute esperante prezentis siajn opiniojn kaj pensojn. Pro la rapida parolo de kelkaj kandidatoj mi nebone povis awdi tiujn bedawrinde. Sed neniu japanoj registis al la konkurso, tio JA estis bedawrindajho.

92aUKfoto 409S.jpg

07. (2007-08-10). La sepa tago.
[AULD, Salono511-512 ***] 10:00-11:30 Libroservo.
[Mijake, Salono415 *******] 12:45-14:00 EGLI (go-ludantoj).
[Nitobe, Salono416 *******] 14:00-15:00 LIBE (blinduloj).
[LAPENNA, Salono502 ***] 16:00-17:00 Venontaj UK-oj.
[ZAMENHOF, MinatoMirai] 19:00-21:00 Internacia Arta Vespero.

   Unu el miaj hobioj estas go-ludo (japana; Igo). Mi vizitis chambron de go-ludantoj. Sub la gvido de instruanto kelkaj paroj komencis ludon uzante malvastajn batalejojn. Iu geedzoj ludis, tempon post tempo multe shanghighis la areo de venkonto. Kelkaj kun mi en tuj apuda loko rigardante kuraghigis malvenkonton per amuzaj vortoj. Blankaj kaj nigraj shtonoj kaptis korojn de alilandanoj, tiel mi pensis.
   Neesperantistoj vere surprizighus pri ke vidhandikapuloj reale uzadas internacian komunan lingvon Esperanton, tiel mi pensas.

   Iam mia respektanta konato faris valoran softvaron "ESPTAPI" kiu vochlegas tekstojn en Esperanto, poste kelkaj esperantistoj ech vidpovuloj uzadas nuntempe en Japanio.

   Mi iom helpis sciigi la softvaron al volontuloj. Tiam mi kontaktis kelkajn vidhandikapaj esperantistoj en alilandoj, poste per Esperanto mi faris TTT-paghon por vidhandikapuloj kiel kesto de informoj.
   Sekve mi deziris cheesti en la kunsido de LIBE. Bedawrinde nur unuhora kunsido estis malsuficha por intershanghi opiniojn por plibonigi iliajn situaciojn kaj estontecojn. Supre menciita softvaro estis prezentita.
   Venonta UK okazos en la urbo Bjalistoko en Pollando memore de la 150a naskighjaro de Zamenhof. Mi pensas partopreni en la UK, sed devas shpari monon grandioze.
   Internacia Arta Vespero estis tre interesa kaj memorinda por mi. Sed bedawrinde iu virino kun patrino ne povis sidi en la halo pro la malfrua finigho-horo. Ili uzis saman hotelon de mi, sekve se mi kontaktus ilin pli intime, ili povus ghui la nokton.

92aUKfoto 482S.jpg

08. (2007-08-11). La oka tago.
[ZAMENHOF, MinatoMirai] 10:00-12:00 Solena Fermo.
[AULD, Salono511-512 ***] 12:00-13:30 Libroservo.

   Finfine ni devis ghisrevidi al alilandanoj reciproke, precipe al mia gasto s-ro SHON Linpin (XION Linping) el Chinio, vizitinto s-ro Hazairin R. JHUNEP (JUNEP) el Indonezio, respekta gvidanto s-ino Daian LUUKS (Dianne LUKES) el Awstralio kaj kelkaj japanaj konatoj kaj amikoj en interreta grupo "ERAJ".
   En chi UK mi iom aktive babilis kun kelkaj alilandanoj antawe nekonataj, kaj mi denove konvinkighis pri ke Esperanto certe estas sufiche uzebla lingvo por ni ordinaraj homoj. Kontraw tio la nombro de esperantistoj estas malmultaj en chiulandoj. Kiom da kunlaboro aw nova ago aperus en Japanio post UK, ghi estos atentinda temo, tiel mi pensas.

Raportinto : Esperanto-Kultivejo Sue en Japanio;
HASHIGUCHI Shigejuki; Dumviva menbro kaj Delegito de UEA.
Mi faris chi dokumenton en 2007-11-26.
bottom of page