Esperantistoj kolektiĝas ĉi-tie por kunlaboro.
1. Ni detale interŝanĝas informojn pri lernejoj en reciprokaj loĝlokoj.
2. Ni klopodas akrtive kontakti lernejojn kaj kompaniojn por prezenti
Esperanton.
3. Ni publikas nian movadon inter loĝantoj.
A. Kontaktintoj.
A1. Japanio.
S-ro HAŜIGUĈI Ŝigejuki : HAŜIGUĈI = famila nomo kaj Ŝigejuki = persona nomo.
Esperanta kares-nomo = HAShi.
Faka delegito de urbeto Sue (Ceramiko, Turismo) kaj Dumviva membro de UEA.
Reprezentanto de Esperanto-Kultivejo Sue.
Adreso : (P.K. 811-2114) Japanio, Hukuoka-ken, Kasuja-gun, Sue-maĉi, Kamisue 684.
Mi naskiĝis en la 2a de septembro de 1941. Miaj familianoj estas edzino kaj du filoj
krom mi.
Miaj hobioj estas tuĉo-pentrado ĉin-tipa, ceramikaĵo, muziko (ĵazo), turismo.
Mi estas : Proponinto de tiu ĉi movado kaj administranto de ĉi hejmpaĝo.
Mia ideo:
1. Prezenti Esperanton inter lernejoj.
2. Prezenti Esperanton al municipaj eduk-sekcioj.
3. Prezenti Esperanton al organizoj internaciaj kaj interfluaj.
Mia movado:
1. Disdoni broŝuretojn al neesperantistoj.
2. Disdoni Kompakto-Diskojn al komencantoj por komputila lernado.
[2004-09-22 : Kontakto-mesaĝo al ERAJ (en Japanio). ]
Karaj listanoj, mi planas novan movadon por enkonduki Esperanto-Lernadon inter lernejoj de Ĉinio kaj Japanio. Lastatempe mi sendis sekvan informon al aviz-tabulo "NUN". Mi serĉadas aktivajn kunlaborantojn. Se vi konas bonajn amikojn, kies adresojn sciigu al mi rekte. Antaŭdankas ĉiujn. (HAShi).
----- Mia informo sur NUN. -----
Tutaj ĉinaj esperantistoj ! Ni Kunlaboru pri Lerneja Vojaĝo. Serĉas aktivulojn.
HAŜIGUĈI Ŝigejuki (HASHIGUCHI Shigeyuki) raportis la 21-an de septembro 2004:
-----
De la 1-a de septembro senvize lernantoj de "Lerneja Vojaĝo" el Ĉinio povas viziti Japanion. Kaj turisma kaj vojaĝ-kompanio JTB de nia distrikto Kjuuŝuu (Kyushu) en Japanio, planas helpi kaj subteni la Interfluon de lernejoj ambaŭlandaj.
Mi decidis proponi Esperanton por interparolado de lernantoj reciproke. Por tio mi serĉadas kunlaborantojn en Ĉinio. Kontaktu min. Atendas aktivulojn.
(HAŜIGUĈI el Japanio)
A2. Ĉinio.
B. Kunlaborantoj.
B1. Japanio.
B2. Ĉinio.