top of page
           Nobelpremio pri Paco, 2024
Saluto de TANAKA Terumi, Nihon-Hidankjou
Naga-zou-14G.jpg

   Moŝtoj la Reĝo kaj Reĝino, Reĝaj Moŝtoj la Kronprinco kaj Kronprincino, membroj de la Norvega Nobel-Komitato, ĉeestantoj, kaj amikoj de la mondo batalantaj por la forigo de nukleaj armiloj ĉiuj ...

   Ĵus prezentita mi estas TANAKA Hiromi, unu el la reprezentantaj komitatanoj de la "Japana Hidankjou" (Hidankyo). Mi dankas pro doni al mi la ŝancon saluti vin hodiaŭ nome de la ricevanto de la premio, Hidankjou (Hidankjo).

   En aŭgusto 1956, ni formis la Asocio de Viktimoj de Atomaj kaj Hidrogenaj Bomboj (Japana Hidankjou). La pluvivantoj de la atombombado movadis/as por du bazaj postuloj por certigi ke la malhoma sufero  senprecedenca en la historio, neniam ripetiĝu. 

​​

   Unu el nia movado estas, kiu kontraŭas la insiston de japana registaro, ke "la popolo devas porti la damaĝon kaŭzitan de la milito". Kaj ni insistas, ke la damaĝon kaŭzitan de la atombombado devas esti kompensita de la lando, kiu iniciatis kaj faris la militon. 

   La dua movado estas, kiu opinias ke nukleaj armiloj estas ekstreme malhomaj kaj mortigaj armiloj, ke ĝi ne devas kunekzisti kun la homaro, kaj ke ĝi devas esti aboliciitaj kiel eble plej baldaŭ.​

   Ne estas dubo, ke tiu ĉi movado ludis gravan rolon en la formado de la "Tabuo pri Nukleo''. Tamen hodiaŭ ekzistas ankoraŭ 12 000 nukleaj kapoj sur la Tero kaj preskaŭ 4 000 nukleaj kapoj deplojitaj kaj pretaj por tuja lanĉo. 

   Ekzistas milito sub la nukleaj minacoj de nuklea superpotenca lando Rusio en la Ukrainio, kaj la apero de ministroj kiuj parolis pri uzado de nukleaj armiloj meze de la persistaj atakoj de Israelo kontraŭ la palestina aŭtonoma regiono Gaza. Mi sentas min kun senlima bedaŭro kaj kolera la nuklea tabuo estas rompiĝota.

   Mi estas unu el la postvivantoj de la atombombado en la urbo Nagasaki. Kiam mi estis 13-jara, mi estis elmetita al la atombombado ĉe mia hejmo, kiu estis proksimume 3 kilometrojn oriente de la hipocentro. La 9-an de aŭgusto 1945, mi subite aŭdis la sonon de bombaviadilo, kaj baldaŭ mi estis ĉirkaŭita de tuthele purblanka lumo. 

​   Mi ektimis pro la lumo kaj malsupreniris kvazaŭ kurete de la dua etaĝo. Tuj post kiam mi blokis miajn okulojn kaj orelojn kaj kuŝiĝis, forta ŝokondo trapasis tra domon. 

   Mi ne memoras pri tio, kio okazis post tio, kaj kiam mi vekiĝis, granda vitra pordo estis super mia korpo. Tamen, estas nenio malpli ol miraklo por mi, ke eĉ unu vitropeco ne estis rompita. Mi pluvivis preskaŭ senvunde.

Naaga-zou-02.jpg

   Mi unue vidis la plenan amplekson de la ruiniĝo kaŭzita de la atombombado de Nagasaki tri tagojn poste, kiam mi vizitis por konfirmi pri la sekureco de miaj du onklinoj, kiuj loĝis en la areo de hipocentro.  Mia patrino kaj mi preni ĉirkaŭvojon ĉirkaŭ malgranda monto, atingis pasejon kaj rigardis malsupren de la montopasejo, tute konsternitaj. 

   Nigrigitaj ruinoj estis disvastiĝinta al la haveno, kiu estis proksimume 3 kilometrojn for. La "Urakami-Tenŝudou", la plej granda brika preĝejo en Oriento, kolapsis kaj neniu ekzistis la signo de ĝi. 

   Ĉiuj domoj laŭlonge de la vojo malsupren ĝis la piedo de la monto estis forbruligitaj, kaj kadavroj restis kuŝantaj en ĉirkaŭejo. Homoj kun gravaj vundoj aŭ brulvundoj kiuj ankoraŭ vivas,  estis lasitaj senhelpi de iu ajn. 

   Mi fariĝis preskaŭ senemocia, mia homa koro fermiĝis, kaj mi daŭre nur iris al mia celo. La karbigita kadavro de unu onklino kuŝis en la bruligitaj ruinoj de hejmo, 400 metrojn de la hipocentro, kune kun ŝia studenta nepo de universitato. ​

​  La domo de alia onklino kolapsis kaj estis reduktita al amaso da ligna materialo. Mia avo kaŭris, en la bordo de morto, kun severaj brulvundoj sur la tuta korpo. Mia onklino estis malbone bruligita kaj mortis ĵus antaŭ ol ni alvenis, kaj ni bruligis ŝian korpon sur la kampo.  

   Mia onklo kiu estis preskaŭ nedifektita, forlasis la lokon por serĉi helpon, sed li kolapsis ĉe la savloko kaj pro alta febro en proksimume semajno li mortis en sufero. 

   La unu nura atombombado detruis kvin el miaj familianoj en kruelajn figurojn kaj prenis iliajn vivojn ĵus samtempe.

   La situacio, kiel mi vidis la homojn mortantajn en tiu tempo, estis tute ne alia kutime nomata homa morto. 

Naga-zou-10.jpg

   Estis dekoj kaj centoj da homoj suferantaj sen ricevi ajnan prizorgon de iu ajn. En tiu okazo, mi forte sentis, ke eĉ en milito oni ne devus esti mortigitaj aŭ vunditaj tiamaniere. 

   La atombombo de Nagasaki eksplodis 600 metrojn super la tero, kaj 50% de la energio liberigita estis ŝokondo kiu disbatis domojn, kaj 35% estis varmoradio kiu severe bruligis homojn ekstere kaj fajrodetruis diversajn partojn de la disfalintaj domoj. 

   Multaj homoj estis disbatitaj sub la domoj kaj forbruligitaj en siaj domoj. La ceteraj 15% da energioj estis radiado kiel ekzemple neŭtronoj kaj gama-radioj kiuj penetris la homan korpon kaj detruis ĝin de interne, kaŭzante morton kaj kaŭzante atombombajn malsanojn. 

   Antaŭ la fino de tiu jaro, la nombro da mortintoj en Hiroŝima kaj Nagasaki estis taksita esti ĉirkaŭ 140 000 en Hiroŝima kaj ĉirkaŭ 70 000 en Nagasaki. Oni povas diri ke proksimume 400 000 homoj postvivis post la atombombado, suferis  vundojn, kaj estis eksponitaj al radiado. ​

Naga-zou-08.jpg

La pluvivantoj estis devigitaj en silenton fare de la okupaciaj trupoj dum sep jaroj post la atombombado. Krome, ĝi estis rezignita fare de la japana registaro. Dum dek jaroj post la atombombado, mi estis devigita daŭre elteni solecon, malsanon, malfacilajn vivojn, antaŭjuĝojn kaj diskriminacion.

   La bombotesto pri hidrogen de Usono ĉe la atolo "Bikini Atoll" la 1-an de marto 1954 kaŭzis gravan okazaĵon. En ĝi japana fiŝkaptista boato estis eksponita al "mortiga cindro." Aparte, ĉiuj 23 skipoj de la ŝipo "Daigo-Fukurju-Maru" estis eksponitaj al radiado kaj evoluigis akutan radiadmalsanon, kaj ĉio el la tinuso kiun ili kaptis, devis esti tute forĵetita. 

​​   Tiu okazaĵo ekigis malpermeson de atom- kaj hidrogen-bombotestado kaj komencis movado kontraŭ atoma- kaj hidrogen-bomboj en Japanio. Ĝi anakaŭ komenciĝis ĉie en la mondo. Ĝi disvastiĝis tra Japanio kiel la fajro de kampo. Kun pli ol 30 milionoj da subskriboj, la Monda Konvencio por Malpermesi Atoma- kaj Hidrogena-bombadojn estis okazigita en Hiroŝima en aŭgusto 1955, kaj la dua Monda Konvencio estis okazigita en Nagasaki la sekvan jaron en 1956. 

   Instigita de ĉi tiu movado, la "Japana Konsilio de Asocio pri Atomaj kaj Hidrogenaj Viktimoj'' estis formita la 10-an de aŭgusto 1956 de la viktimoj de atombombadoj kiuj partoprenis la kongreson. ​

​   En nia fonda deklaro, ni esprimis nian decidon "Ne nur savi nin, sed ankaŭ savi la homaron de la krizo per niaj spertoj." Ni lanĉis movadon postulante "la forigon de nukleaj armiloj kaj nacian kompenson por la damaĝo kaŭzita de la atombombado." 

​   Kiel rezulto de la movado, la "Leĝo pri medicina prizorgo por pluvivantoj de atombombo" estis realigita en 1957. Tamen, la enhavo estis simpla: donu manlibron pri Sano de Pluvivanto de Atombombo, kaj faru senpagan medicinan kontrolon. 

Naga-zou-15.jpg

   Ankoraŭ unu afero estis ke medicinaj elspezoj nur estus pagitaj se persono kontraktis malsanon kiun la Ministro pri Sano kaj Bonfarto rekonis malsanon pto atombombado. En 1968, la "Leĝo pri Specialaj Rimedoj por Pluvivantoj de Atombombado" estis promulgita.

   Tio disponis monhelpon en pluraj specoj de avantaĝoj. Tamen, ĝi estis sistemo de socia sekureco, kaj ŝtata kompenso estis obstine malakceptita. ​

   En 1985, "Nihon-Hidankyo" faris enketon de viktimoj de atombombado. Ĉi tiu esploro trovis, ke la damaĝo de atombombado inkluzivas ĉiajn damaĝojn al vivo, korpo, menso kaj ĉiutaga vivo. 

   Evidentiĝis, ke homoj perdis la vivon, suferis fizikajn kaj mensajn cikatrojn kaj ne povis labori pro malsano aŭ antaŭjuĝo. La rezultoj de ĉi tiu enketo forte subtenas la bazajn postulojn de la viktimoj de atombombado. 

   Ni forte kredas, ke neniu alia en la mondo devus iam sperti la teruran suferon, kiun ni travivis denove. 

   En decembro 1994, tiuj du leĝoj estis kombinitaj en la "Agon pri Subteno por Viktimoj de Atombombado". 

   Tamen, tute ne estis kompenso por la centoj da miloj da homoj kiuj mortis, kaj la japana registaro konstante rifuzis nacian kompenson kaj daŭre prenas nur rimedojn limigitajn al radiado-damaĝo ĝis hodiaŭ. ​

   Mi ŝatus ripeti ankoraŭfoje, ke vi devas konscii la fakton pri tio, ke la japana registaro ne faris ajnan kompenson por tiuj, kiuj mortis pro la atombombado. ​

   Dum longa tempo, tiuj leĝoj ne validis por pluvivantoj de atombombado en eksterlandoj, sendepende de sia nacieco. 

   Tamen, koreaj pluvivantoj kiuj estis eksponitaj al la atombombo en Japanio kaj revenis al siaj hejmlandoj, same kiel multaj vivantoj kiuj enmigris al Usono, Brazilo, Meksiko, Kanado, kaj aliaj landoj post la milito.

   Pluvivantoj suferis de malsanoj unikaj de atombombado, sed ankoraŭ suferas pro ordinaraj homoj ne komprenas ilian damaĝon. Ni rolas solidare kun Asocioj por Viktimoj de Atombombado, kiuj formiĝis en ĉiu lando en respondo al tiu malfacila kompreno. 

   En unu momento, ni kunlaboris por apelaciis la registaron per agadoj kiel provoj, kaj helpo estis provizita en la sama maniero kiel en Japanio.  

   Ni plifortigis nian kampanjon por postuli la rapidan forigon de nukleaj armiloj de niaj propraj registaroj, ŝtatoj nuklearmilaj kaj aliaj landoj. 

   En 1977 okazis en Japanio internacia simpozio pri la "Rrealeco atombombita kaj la situacio de postvivantoj de atombombado'', patronita de NRO de Unuiĝintaj Nacioj. 

   Ni rivelis ke la vera naturo de la damaĝo kaŭzita de la atombombado al homoj. Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo, la minaco de nuklea milito kreskis en Eŭropo, kaj en diversaj landoj, centoj da miloj da homoj okazigis grandan renkontiĝon. En la eventoj ili  petis doni atestaĵon al Japana Hidankjou (Nihon-Hidankyo). 

Naga-zou-04.jpg
Hiro-zou-13.jpg

   En 1978 kaj 1982, preskaŭ 40 reprezentantoj de Japana Hidankjou partoprenis en la Speciala Ĝenerala Asembleo pri Malarmado de Unuiĝintaj Nacioj okazinta en la Ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, kaj krom prelegi en la ĝenerala kunsido, ili ankaŭ okazigis la ateston. ​

   En la Revizia Konferenco de la Traktato pri Ne-Disvastigo de Nukleaj Armiloj kaj ĝia Prepara Komitato, reprezentantoj de "Nihon-Hidankyo" certigis okazon paroli. Kaj dum la revizia konferenco, en la vestiblo de la Ĝenerala Asembleo-Halo de Unuiĝintaj Nacioj okazigis ekspozicion pri atombombado, kiu atingis grandajn rezultojn. 

​   En 2012, la norvega registaro proponis okazigi la "Konferencon pri la Humanitara Efiko de Nukleaj Armiloj" ĉe la Prepara Komitato por la Revizia Konferenco de NPT, kaj ĉe tri konferencoj komencantaj en 2013, atestoj de viktimoj de atombombado estis prenitaj serioze, kaj la "Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj'' estis evoluita en intertraktado de renkontiĝo. 

   ​En April 2016, la "Internacia Signaturo Alvoko por la Malpermeso kaj Forigo de Nukleaj Armiloj'' proponita de Japana Hidankjou (Nihon-Hidankyo) kaj postulita de viktimoj de atombombado tra la mondo signife disetendiĝis, kun pli ol 13.7 milionoj da subskriboj prezentitaj al Unuiĝintaj Nacioj. 

​   Kiel la rezulto, la "Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj" estis promulgita la 7-an de julio 2017 kun la subteno de 122 landoj. Ĉi tio estis granda ĝojo por ni. 

Naga-zou-12.jpg
Naga-zou-13.jpg

   Do, prefere ol la teorio de nuklea malkuraĝigo, kiu antaŭsupozas la posedon kaj uzadon de nukleaj armiloj, estas la elkora deziro de la viktimoj de atombombado, ke neniu atombombo estu iam posedata. Nur ĝin imagu. ​ 

   Estas 4 000 nukleaj eksplodiloj pretaj por tuja lanĉo. Ĉi tio signifas, ke tuj aperas damaĝego centojn aŭ eĉ miloble pli grandan ol kio okazis en Hiroŝima kaj Nagasaki. ​

   Estas situacioj en kiuj vi povus fariĝi viktimo aŭ kriminto iam ajn. Tial mi deziras peti ĉiujn, ke ĉiuj tra la mondo kune diskutu kaj serĉu, kion ni povas fari por forigi nukleajn armilojn. 

   La nuna averaĝa aĝo de viktimoj de atombombado estas 85 jaroj. Post dek jaroj, nur kelkaj homoj eble povos atesti kiel homoj kiuj rekte spertis la atombombadon. De nun mi esperas, ke la venonta generacio elpensos bonan manierojn konstrui sur la movado, kiun ni entreprenis. 

   Estas unu afero kiu estas de granda helpo. Ĝi laboris proksime kun Japana Hidankjou (Nihon-Hidankyo) por konservi notojn pri la movado de Hidankjou, atestojn de pluvivantoj de atombombado, kaj notojn pri agadoj de Hidankjou en diversaj regionoj. 

   Tio ŝuldiĝas al la ekzisto de la NPO "Asocio de heredaĵo pri memoroj de viktimoj" (No More Hibakusha Memory Legacy Society). En la preskaŭ 15 jaroj ekde sia establado, tiu asocio tenace laboris por konservi kaj administri la bazmovadojn de pluvivantoj kaj atestojn, kaj rekordojn de la movadoj de pluvivantoj, organizojn en diversaj lokoj kiel arkivoj. ​​

   Mi esperas, ke vi faros grandan paŝon eksteren per uzi ĉi tiujn rekordojn. Mi esperas, ke ĉi tiu organizo fariĝos tiu, kiu dediĉas siajn plenajn klopodojn al diskonigo de la faktoj, inkluzive de agado. ​

   Mi forte esperas, ke viaj agadoj plivastiĝos ne nur enlande sed internacie. 

   Ĉiuj tutmonde, kun la celo plue universaligi la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj kaj konkludi internacian traktaton por la forigo de nukleaj armiloj, ni instigas ĉiun landon teni atestojn pri la sperto de atombombado por la maniero kiu ebligu al homoj senteme kompreni la malhumanecon de nukleaj armiloj.

   Ni petas tion al ĉiuj. 

   Antaŭ ĉio ni esperas, ke la kredo, ke nukleaj armiloj ne povas kaj ne devas kunekzisti kun la homaro, firme enradikiĝos inter la civitanoj de atomarmilaj ŝtatoj kaj iliaj aliancanoj, kaj ke ni fariĝos forto por ŝanĝi la nukleajn politikojn de iliaj registaroj. ​

   Ne lasu la homaron sindetrui per nukleaj armiloj! Kaj ni kunlaboru por krei homan socion en nia mondo sen nukleaj armiloj kaj milito! Koran dankon. ​​

NAga-zou 01.jpg
  2024-12-16: Tradukis Esperanto-Kultivejo Sue
bottom of page