top of page


3. Decidis evakuon pro malfido sur ne diri la veron pri la akcidento        de nuklea centralo

     Frumatene la 12-an de marto, la tagon post la tertremo, mi iris por helpi restarigi la damaĝon de la klienta fabriko de mia firmao en la urbo Ookuma-maĉi ("Okuma-machi") de la distrikto Hutaba-gun ("Futaba-gun") tie troviĝas nuklea centralo. Sed la nacia vojo plurloke estis inundita pro la cunamo kaj mi malfacile kurigis aŭton. 

     Pro la ekzekuto de polica Inspektado ĉe la enirejo de la urbo Hutaba-maĉi ("Futaba-machi"), ni ne esits permesita aliri la urboj de Hutaba-maĉi kaj Ookuma-maĉi tie ekzistas la atomcentralo, tial ni ne povis iri al la fabriko. 

      Ĉe la kontrolpunkto, oni diris al ni, “La nuklea centralo estas inspektita, do ni ne povas eniri la areon,” kaj “Se io okazos, neniel ni povas helpi vin”, tiel oni diris al ni. 

     Dum mi kontraŭvole iris hejmen, mi eksciis per radio, ke la nuklea centralo jam estas en danĝera situacio kaj ke eksplodo okazis en la reaktora konstruaĵo je la 15:36. 
     Kiam mi revenis hejmen, mia filino  tre ektimis per la vortoj: “Atomcentralo eksplodis, ĉu ni estas en ordo?" 

     Tamen, en lanovaĵa kovrado oni klarigis: “Ne estis eksplodo, sed la interna premo eksplode pliiĝis pro ventola laboro.” Iu diris: “La aero estas liberigita.” Sed mi pensis: “La ekstera muro ne devus esti forblovita pro la ventola laboro”, mi ĝuste kriis pro mia malkomfortiĝo. 

     Ekde tiam, estis ripete raportitaj ke “Ŝirmi endome sufiĉas al ni kaj ne okazos gravaj akcidentoj kiuj postulos evakuadon ekstere.” 

     Tamen, ĉar mi lernis pri radiada damaĝo en mia laboro, tial mi certe kredis: “La plej certa maniero malhelpi radiadmalkovron estis eviti malkovron.” 
Sekve mi trovis nenatura, ke raporto diris: “Ne necesas evakui, kvankam okazis nenormala situacio kiel eksplodo de konstruaĵo de nuklea reaktoro.” 

     Io terura okazas ĉe la atomcentralo ĝuste nun. Kaj estas forta ebleco, ke precizaj informoj ne estis publikigitaj. Mi decidis evakui eĉ mian filinon sola, do mi konsultis mian patron kaj decidis evakui ŝin al la urbo Rittou-ŝi ("Ritto-shi") en la gubernio Ŝiga-ken ("Shiga-ken") kie loĝas mia pli juna frato. 

     Matene de la 13-a de marto, mi ŝarĝis mian filinon en la malpezan/malgrandan aŭton ("Kei-Jidosha"; 660 cc) de mia edzino kaj forlasis mian hejmon en la urbo Souma-ŝi al la urbo Rittou-ŝi en gubernio Ŝiga-ken. 

     Survoje, mi demandis pri la vojsituacio ĉe policejo Souma-ŝi, sed mi ne povis ricevi ajnajn utilajn informojn. Kaj estis granda terglito sur la vojo, kiu devigis min deturni, kaj trafikŝtopiĝo daŭris. Pro tio nia alveno al stacidomo Toukjou-eki ("Tokyo-eki") estis ĉirkaŭ je la 3:00 de la 14-a malfrua nokto.


     La kuglotrajno Toukaidou-Ŝinkansen ("Tokaido-Shinkansen") ekkuros de la unua trajno la 14-an, do ni atendis la unuan trajnon forveturantan. Kiam mia filino eniris la trajnon kaj sidiĝis, ŝi ekploris ĝuste antaŭ ol la trajno ekkuris, tio igis min kaj edzinon dolori ĉe koroj. 

     Revenvoje de stacidomo Toukyou-eki, ni sciis en la novaĵoj, ke estas alta ebleco ke la atomcentralo disfandiĝis, kaj ekzistas ebleco ke eksplodo pli granda ol la unua eksplodo okazos. Evakuu al sekura loko por eviti eksponiĝon al radiado, kaj atendu ĝis la akcidento trankviliĝos kaj sekureco estas konfirmita. Tio estas la plej bona kaj ĝusta konduto, tiel novaĵo diris. 

     Poste, kiam okazis la dua eksplodo, mi elkore trankviliĝis pro mi igis mian filinon frue evakuis, sekve  decidis evakuon de tutfamilianoj. 
     Mia edzino komence ne volontis, sed kiam mi klarigis al ŝi, ke ekzistas granda risko de pluaj eksplodoj kaj ke ne ekzistas kuracado aŭ maniero por resaniĝo, ŝi finfine konsentis min.  
     Mi volis evakui mian patron en hospitalo, do mi volis ricevi permeson de doktoro por tio mi kontaktis lin, kaj kuris mian aŭton al mia domo en la urbo Souma-maĉi.

     Mi alvenis al mia domon ĉirkaŭ je la 17:00 de la 14-a. Per diro de mia edzino ke ŝi ne povis ricevi la medikamenton de sia patrino, ĉar ĝi ne alvenis al la hospitalo. Tial de nun ĝi estis ŝia propra respondeco. Tion ŝi aŭdis. 
     Elhospitaliĝo de mia patro ne estis permesita. La hospitalo diris al mi: “Se io okazus, la Memdefendaj Fortoj ("Jiei-tai") aranĝus transporti la pacientojn per helikoptero, do estas en ordo”. 

     Do, mi rezignis provi evakui mian patron kaj forlasis mian domon en Souma-ŝi al gubernio Ŝiga-ken, denove malfrue en la nokto la 14-an, kun miaj edzino kaj patrino per aŭto. 

     Kiam ni eniris la urbon Hukuŝima-ŝi ("Fukushima-shi"), la lumoj estis ŝaltitaj ĉe la urbodomo, Do mi haltis aŭton por uzi la necsejon por mia patrino. Tie estis multaj lunĉoj sur la tablo, do mi petis: “Ĉu vi povus doni la lunĉon al ni?”
     Sed ili diris: “Ĉi-tiuj estas lunĉoj por evakuiitoj, tial ni ne povas doni ĝin al vi.” 

    Post tio, mi uzis ŝoseon "Toumei-Kousoku" ("Tomei-Kosoku"), akiris iom da brulaĵo kaj manĝaĵoj, kaj alvenis al la domo de mia juna frato en Rittou-ŝi ("Ritto-shi") en gubernio Ŝiga-ken ĉirkaŭ tagmeze de la 15-a. 
     Mi kaj mia edzino tuj vizitis urbodomon de Rittou-ŝi por diri al urboficanoj, ke ni evakuis de la gubernio Hukuŝima-ken kaj ke ni bezonas subtenon. Ni petis helpon tiom da homoj ĝis preskaŭ elĉerpi miajn vizitkartojn. 

     La sekvan tagon, la 16-an, mi reiris al Souma-ŝi por helpi la samklasanon kaj ŝiajn familianojn de mia filino, kiuj perdis sian aŭton pro la Cunamo ("Tsunami") kaj volis evakui. Kiam mi revenis al Ŝiga-ken la 18-an, mi feliĉe povis eniri la urboloĝejon de Rittou-ŝi, dank' al subteno per la decido de Regiona Kuracista Asocio de Kansajo. 


     Tie, mi ricevis intervjuojn de multaj ĵurnaloj kaj televidoj kaj mi petis subtenon por la eniri en altmezlernejon de mia filino. Pro la efiko, mia filino poste povis eniri la altmezlernejon de la urbo Kusacu ("Kusatsu") en Ŝiga-ken.
     Tiel mia familio de kvar homoj, postlasante mian patron kiu restas en hospitalo, povis evakui kaj translokiĝi en municipan loĝejon en Rittou-ŝi en Ŝiga-ken. Tiun tagon mi endormis profunden kiel fali.

bottom of page