top of page


4. Sur mia edzino aperis eksternorma konduto pro PTSD 

     Mateno de la tago 19-a aperis la stranga konduto sur mia edzino. Kiam mi vekiĝis matene, mia filino ordoe petis min rigardu en la ĉambron de banado. Kiam mi eniris la banĉambron, mi trovis ke la vestaĵoj kiujn ŝi kunportis el Souma-ŝi, ĝi estis trempitaj en la varma akvo de banujo. 
     Kiam mi vidis mian edzinon apud mi, ŝi mem trempis malsekiĝinte kun siaj subvestaĵoj. Ŝi diris ekscitite: “La vestaĵoj kiujn ni alportis el Hukuŝima, estas poluitaj per radioaktiveco, do mi devas lavi ĝin por purigi.” 

     En la nokto de la 19-a tago, mia edzino apenaŭ dormis, kaj kiam ŝi aŭdis la sirenon de ambulanco aŭ policaŭto, ŝi eksaltis kaj klopodis paki siajn aĵojn. Kaj kiam ŝi vidis la ruĝan postlumon de aŭto, ŝi diris: “Venis policaŭto. Nuklea centralo eksplodis. Ni devas evakui.” Per tia diro ŝi faris strangan konduton kiel eksalton kiel  eksaltado.  

     Kiam mi rimarkis nekutimecon de mia edzino, mi konsultis kun la sekcio de Bonfarta Divido ("Welfare Division") en la urbo Rittou-maĉi, kaj estis referita al la Psikiatria Medicina Centro de Ŝiga-ken, sekve ŝi renkontis doktoron. Kiam mia edzino estis en Souma-ŝi, ŝi iris al hospitalo pro sia milda depresio, kaj ŝia stato malpeziĝis antaŭ la nuklea akcidento. 
      La kuracisto kiu ekzamenis mian edzinon, diris al ŝi: “Vi estis esence deprimita, sed nun via stato ŝanĝis en alia stato (mania stato). La plej grava zorgo estas, ke se vi revenos de Mania stato al Deprimiĝo, vi havos la riskon de memmortigo Impulsive. Tial tuj vi devas enhospitaliĝi.” 

     Mia edzino estis diagnozita kun PTSD kaŭzita de angoro pri la atomcentrala akcidento kaj radiado-damaĝo. Kaj ŝi enhospitaliĝis dum unu jaro, kaj elhospitaliĝis en aprilo de 2012. La kuracaj elspezoj estis pli ol 660 000 enoj, sed ĉar ĝi ne estis senpaga kaj ni mem devis pagi ĝin. Ni petis la hospitalon pri mia pago per longtempa divido. 
     Mia edzino daŭre vizitas la hospitalon post eliĝo el la hospitalo. Sed ĉar ŝi suferas de PTSD kaŭzita de la nuklea akcidento, ŝia kuracisto diris al ŝi: “Kvankam vi eble provizore rajtas reveni al Hukuŝima, vi ne rajtas vivi tie.”

bottom of page