top of page

5. Damaĝo de mia patro pro li ne povis ricevi sufiĉan kuracadon en la loka hospitalo 

     Mia zorgo estas, kiam ni evakuis ni postlasis mian patron. La publika hospitalo "Souma-byouin" (kie mia patro estis enhospitaligita) diris: “Se io okazus, ni igos pacientojn evakui.” 
     Tamen laŭ mia patro, li ne povis ricevi taŭgan kuracadon post la eksplodo de la nuklea centralo. Do li revenis al sia hejmo en Souma-ŝi kaj komencis viziti al la hospitalo. 
     Kiam liaj simptomoj plimalboniĝas, li enhospitaliĝis kaj kiam ĝi pliboniĝas li vizitis al la hospitalo ripete. Kiam li estas bonsana, li laboris al la petoj de klientoj.

     Kvankam la hospitalo ne fermiĝis, signifa nombro da sia dungitaro evakuis kaj ne revenis post la eksplodo de la nuklea centralo, tial ili ne povis ricevi sufiĉan kuracadon. 
     Li diris al mi, ke kvankam junaj kuracistoj estis replenigitaj de Fakultato de Medicino en Tokia Universitato pere de Fukushima Medicina Universitato, la hospitalo ne estis plene funkcia pro la krizpreparoj, kaj mia patro ne povis ricevi taŭgan medicinan prizorgon, tiel diris mia patro.   

    Mi ne diras ke tio estis la kaŭzo, sed tuj post tio, la kancero de mia patro subite plimalboniĝis ĝis oni diris al li, ke li havas nur duonjaron por vivi. Feliĉe rapide transportite, la kuracado kiun li ricevis en hospitalo en la urbo Sendai-ŝi sukcesis, kaj mia patro povis pluvivi. 

 

     La hospitalo diris al mi, ke se mia patro daŭre ricevos taŭgan kuracadon, li ankoraŭ povus vivi, sed la kuracista prizorgo en Souma-ŝi estas nuntempe plej malbona, tial ili ne permesis al mi enhospitaligi mian patron. En 2014 mi prenis lin al mia domo en la gubernio Ŝiga-ken, loĝis kun li kaj multe laboris por trakti kaj resanigi mian patron. 
     Tie, la kondiĉo de mia patro sufiĉe pliboniĝis por eliri aŭtomobile kun mia patrino, sed en marto de 2019, li subite falis en komaton kaj forpasis en la aĝo de 82 jaroj, sen plenumi sian deziron reveni al Hukuŝima-ken. 

bottom of page