top of page

7. Radiado-ekspozicio al la tiroido de filino

     Ekde 2012, kun la kunlaboro de la  Medicina Federacio de la gubernio Ŝiga-ken, ni ricevis provizi ne nur eĥekzamenojn sed ankaŭ medicinajn ekzamenojn, sangokontrolojn, elektrokardiogramojn kaj aliajn provojn. 
     Dum la someraj ferioj de ŝia dua lernjaro de altmezlernejo sur mia filino ankaŭ spertis eĥteston (ultrasonan ekzamenon) de sia tiroido. La rezulto malkaŝis ekziston de kisto kaj estis gradigita A-2 (kisto malpli ol 20 mm aŭ nodo malpli ol 5 mm) en grandeco. Fariĝis  nigra antaŭ miaj okuloj.  

     Mia edzino kaj mi fariĝis seniluziigitaj kvankam ni evakuis por eviti ion tian. Verdire, antaŭ la inspektado, ni havis kelkajn zorgojn. Kiam mia filino kaj ni evakuis per aŭto, ni preterpasis la nacian vojon n-ro 15 kiu kuris norden de la vilaĝo Iitate ("Iitate-mura") kiu poste iĝis evakuorda areo. 

     Laŭ la datenoj de "Speedy" ("Rapid Radiation Impact Prediction Network System in Emergency Situations") estis publikigitaj, poste ĝi estis konfirmita ke radioaktivaj materialoj fluis laŭ tiu vojo uzita de ni. Se mi tion komence scius okaze de nia evakuado, ni absorute ne elektus ĉi tiun vojon. 

     La kialo, ke la datumoj de "Speedy" ne estis publikigitaj, estis por eviti ke konfuzo okazu pro paniko inter loĝantoj, tiel respodeculoj diris. Sed se oni montrus al ni tiun informon, ni povus agi trankvile kaj ne okazos paniko. 
     Se ili informus la loĝantojn, tio kaŭzos panikon, en tia penso ili rigardis malsupren la loĝantojn. Ĝi permesis al mia filino esti elmontrita al atombombo. Mi pensas, ke tio estas vere nepardoneble. 

     Mia filino povis eniri lernejon per la aranĝo de la rektoro de altmezlernejo "Kusacu-koukou" ("Kusatsu-koko") en Ŝiga-ken kie ŝi evakuis. Poste iris al universitato "Kjouto-Huritu-Daigaku" ("Kyoto Prefektural University"). 
     Diplomiĝis el la universitato, kaj nuntempe ŝi laboras en firmao en la urbo Kjouto ("Kyoto"). Sed ĉiujaron, ni preĝas, ke nia filino ne estu diagnozita kun maligneco. 

bottom of page