top of page

Mi ricevis mesaĝojn de legintoj.

2024-01-10 Mi sendis suban mesaĝon al multaj esperantistoj en la mondo.

Temo : Konfeso de evakuito

informo : Tute ŝanĝas via vivo pro la akcidento de atomcentralo.
Estimata S-ro/ S-ino/ D-ro/ Prof-ro

Dezirante pacon mi sciigas al vi la fakton pri la akcidento de atomcentralo en Hukuŝima ("Fukushima") per opiniodeklaro. Nepre vizitu suban ttt-adreson.

   https://atomkonto.wixsite.com/opiniodeklaro

Mi ĉiam atendas mesaĝon (penson, opinion iel ajn) de vi.
Uea-dumviva menbro (delegito) en atombombita lando, Japanio.   HAShi

2024-01-10 Mi sendis al 30 esperantistoj en 2 landoj, Rusio (16) kaj Ukrainio (14).
-------------------------------------

2024-01-10 Mi sendis mesaĝon al 66 elektitaj esperantistoj en 63 landoj.
Albanio  Argentino  Armenio  Aŭstralio  Aŭstrio Belorusio  Benino Britio  Bulgario Burundo  Ĉeĥio  Ĉinio Danio   Dominika Resp.  Estonio  Filipinoj Finnlando  Ganao Germanio  Grekio  Gvatemalo  
Kongo  Koreio  Kostaliko  Kubo  Latovio Malio  Malto  Meksiko Nepalo  Niĝero  Nikaragvo  Norvegio  Nov-Kaledonio Nov-Zelando  Pakistano  Peruo  Pollando Portugalio  Rumanio  Senegalo  Serbio   Slovennio Sud-Afriko  Svislando  Taĝikio  Tajlando Tanzanio  Turkio  Urugvajo  Usono Uzbekio  Venezuelo  Vjetnamio 
--------------------------------------

 2024-01-10 Mi sendis mesaĝon al 74 elektitaj esperantistoj kiuj koncernas al sekvaj laboroj;

ĵurnalo, ĵurnalismo (12) eldono, eldonado (7) eduko, instruado (22) televido (1) lingvo, traduko (9) 

informadiko (3) radio-amator(ism)o, telekomunikado (7) fotografio (1) aliaj (1) 

2024-01-10 Mi ricevis.

Estimata, 

mi opinias estas utila la traduko kiun vi sendis al mi.

Bedaŭrinde, mi ne kredas ke la regantoj de la ŝtatoj rezignos uzon de nuklea energio, nek la nukleajn armilojn, malgraŭ ke mi ( samkiel ĉiuj racipencemaj homoj en la mondo) ege dezirus tion.

Oni devas agiti almenaŭ ke neniam estu konstruitaj atomcentraloj en la regionoj tertremo-minacaj.

Sincere,

2024-01-10 Mi sendis.

Estimata,
dankon al via mesaĝo pri mia informo.
Ankaŭ mi pensas ke multaj registaroj emas enkonduki atomcentralojn, kaj ne forĵetos at
omcentralojn tre bedaŭrinde.
Sed, sed reale okazis neatendita akcidento en Japanio kaj iam Ukrainio.
La rezulto estas nenio alia kiel ĉi tio kio ne ekzistas alia danĝera kaj dolorega vivo de loĝantoj. Ni devas ĉesigi uzon de atomcentraloj por nia paca vivo en estonteco.
Kredeble vi havus saman penson kun mi.
Ni ĉiam devas vidi veran fakton kontraŭ oportunecon en moderna epoko.
Por tio eĉ eta eldiro gvidos nin reciproke, tiel mi kredas.
Esperante vian bonan vivon ...  esperantiste HAShi

2024-0-10 Mi ricvis.

ne ektimigxu!!

vane mi rememoras, de kie mi tiun ulon konas?!

 

 

2024-01-14 Mi sendis.

 

Estiamta,
ĉu vi legis mian mesaĝon al esperantistoj ?
Mi temas pri "konfeso de evakuito".
Mi tute NE intencas doni timegon al alilandanoj.
Ĉiuj homoj en tuta mondo devas kompreni la danĝerecon de la akcidento de atomcentralo, ĉar la solvo ne ekzistas.
Legu atente suban HP-n:   https://atomkonto.wixsite.com/opiniodeklaro
Atendas vian impreson pri ĝi.
Ĝis la ...   HAShi

2024-01-10 Mi ricevis.

Dankon kara, pro la sendaĵo kaj bondeziro pri paco.

Reciproke mi deziras al vi kaj familio Feliĉan Novan Jaron.

Amike,

2024-01-10 Mi sendis.

Estimata,
mi dankas pro via mesaĝo.
Malgraŭ novjara unua tago, nome 2024-01-01, tre bedaŭrinde en meznorda distriko Iŝikaŭa-ken ("Ishikawa-ken") okazis granda Tertremo kun Cunamo.
En Japanio ekzistas multaj montoj kaj malvastaj plataj lokoj. Kaj multaj domoj en kamparo staras inter montoj kaj montoj, alivorte en valetoj.
Ĉirkaŭ 4 metroj supreniris tersurfaco, tial multaj domoj konstruitaj pli ol 50 jaroj antaŭe falis kaj detruis. Multaj riftoj kaj krakegoj aperis sur vojoj, kaj falis telefonaj stangoj.

Mankas al viktimoj akvo, manĝaĵoj, dormlokoj, precipe bedoj por personoj bezonantaj prizorgoj. Terura mondo aperis.
Tero certe koleriĝas, fakte ni ricevis informojn pri inundo, fajrego grandskara neimagebla en kelkaj landoj.
Mi loĝas en la regiono de granda sudinsulo Kjuuŝuu ("Kyushu"), sekve ne ricevis damaĝon.  
Mi esperas vin dissciigi la akcidenton de Hukuŝima ("Fukushima") al viaj konatoj por nuligi atomcentralon, ĉar la solvo ne erkzistas nuntempe.
Bonan vivon al via estonteco ...  HAShi 

2024-01-11 Mi ricevis.

Kara!

Tiun acxan tagon kiu mirigis cxiujn tra la mondo, estas ne foresebla, precipe por mi kiu ankorau atestas viktmulojn de cxemia atako dum batalo acxa inter Irano kaj Irako!

Mi esperas la sekvajxoj de tiu akcidento foriri de via lando plej eble frue!

Bondezirante,

2024-01-13 Mi sendis.

Estimata,
dankon al via atento pri mia sciigo de evakuito pro la akcidento de atomcentralo en Japanio.
Sur kelkaj lokoj en la mondo reale okazas batalo kaj milito kiu ignoris/as/os doloregon de loĝantoj, ĉu ne ?!
Malĝusta juĝo de iama registaro de Japanio komecis militon, la milito finiĝis post mortiĝo de multaj homoj.

Tiama sensciemaj japanoj deklaris senmiliton en estonteco post la milito. Por la moderniĝo Japanio konstruis multajn atomcentralojn ricevinte teknikon el alilandoj.
Sed tute mankas al Japanio solvo okaze de la akcidento, eĉ nuntempe.
Reale okazis akcidento en la regiono Hukuŝima.

 

Mi rekomendas al ĉiuj karaj kaj estimataj esperantistoj NE imitu akcidenton de Kiev en Ukrainio kaj Hukuŝima en Japanio.
Mi esperas vin konduti pri ĉio ajn por paca mondo, eĉ vi mem sola, ĉar ni estas esperantistoj.
Mi kredas ke nia ago estas sub la ideo de D-ro Zamenhof.
Samideane ...  HAShi

202-01-12 Mi ricevis.

saluton!

mi legis la ĉapitrojn de tiu familio.

terura situacio.

vi skribas: mi atendas de vi...

kion precize vi atendas de mi, bv skribi.

elkore

2024-01-13 Mi sendis.

Estimata,
dankon al via lego pri mia mesaĝo.
Mi esperas ke ĉiuj homoj en la mondo devas scii  severan situacion de evakuitoj en la akcidento de atomcentralo, kvankam registalo diris neokazas/os akcidento de atomcentralo.
Mi aŭdis ke vi mondskale movadas laŭ esperanta ideo.

Multaj landoj en Azio kaj Afriko planas enkonduki atomcentralojn per la propono de evoluintaj landoj inkluzive bedaŭrinde Jpanion. Ĝi estas danĝera ĉar tute ne ekzistas solvo por la akcidento.
Mi esperas vin informi al homoj en tutmondo la eraron en Hukuŝima okaze de via parolado aŭ prelego.  
Tio estas bona kunlaboro de vi kaj mi en Esperanto kiu estas komuna lingvo.
Dezirante bonan movadon laŭ via animo ...
HAShi

2024-01-13 Mi ricevis.

Dankon,

Mi atente legis cxiujn 8 interne ligitajn rakontetojn. Ege gravas, ke la tuta mondo sciu, kio vere okazas en Japanio, kaj kion vere opinias ordinaraj civitanoj en Japanio. Kaj oni ne fidu blinde al la oficiala japania propagando, kiu estas ege severe cenzurata dum multaj jardekoj.

Mi deziras sukcesojn al la japanoj en iliaj bataloj kontraux la sxtata propaganda fiagado far la japania burokrataro! Mi esperas, ke vi dauxrigos informi la tutmondan esperantistaron pri tio, kio vere okazas en Japanio.

Amike al liberamaj kaj sendependaj e-istoj, 

bottom of page