Prelego en Kunsido
de Nova Angla-lingva Edukado de Stud-grupo
1-a prelego;
Tago : 2004-07-31 ~ 08-03 Kunsidejo : Varmfonto "Harazuru-Onsen"
Niaj membroj : NOMRA Tadacuna (KEG), HAŜIGUĈI Ŝigejuki (EKS)
Preleginto : HAŜIGUĈI Ŝigejuki
2-a prelego;
Tago : 2007-12-26 ~ 12-27 Kunsidejo : Varmfonto "Suginoi-Hotel"
Niaj membroj : NOMRA Tadacuna, JOŜIDA Masanori (KEG),
KINO Eiji (KEG)
Ĉef-preleginto : HAŜIGUĈI Ŝigejuki Helpanto : JOŜIDA Masanori
*** KEG = Kumamoto-Esperanto-Grupo EKS = Esperanto-Kultivejo Sue
[Dkumentoj disdonitaj]
1. Leciono de enkonduki internacian lingvon Esperanto (Raporto) 14 paĝoj
2. (Broŝuretoj)
(1) (libreto) "La ponto-lingvo Esperanto" A6- 48 paĝoj
(2) (Flugfolio) Kio estas vera internacia lingvo?
(3) Ĉu vi ŝatus eklerni Esperanton?
(4) Facila lingvo por mirinde alprosimiĝi al mondo
3. Raporto pri eksperimentaj rezultoj en Eŭropo koncerne la enkondukon de
Esperanto en lernejaj klasoj A5- 4 paĝoj
4. (el vikipedio) artikolo "Esperanto" (angla lingvo) 2 paĝoj
5. Pamfleta kurso (Numazu-Esperanto-kai)
6. (novaĵo sur ĵurnalo) En mezlernejoj leciono de lingvo Esperanto
7. Katalogo de Esperanto-libroj 2 paĝoj
8. kaj aliaj ...
[Raporto]
Ni prezentis la valorecon de Esperanto-lernado.
De la 31a de julio ĝis la 3a de aŭgusto okazis Tutlanda Kongreso de Nova Angla-lingva Edukado de Stud-grupo (jap-e; Ŝin Eigo-Kjouiku Kenkjuu-kai).
La finan tagon je nur 1 kaj 3/4 horon ni havis fakkunsidon per la titolo "Eduko de Fremda Lingvo kaj Popolkomunika Lingvo Esperanto".
Ni prezentis la valorecon de lerni Esperanton en lernejo. Nia movado estis planita de Kjuusjuua (Kyushua) Esperanto-Ligo kaj subtenata de jjj-komitato kiel unu projekto de 100-jara jubileo.
Krom ni (YOSIDA, NOMRA, KINO kaj HASHIGUCHI) ĉeestis 11 homoj kiuj estas aŭ estis instruistoj de la angla lingvo.
[Prezentado]
1. Uzante projekciilon ni prezentis multajn TTT-paĝojn Esperantajn kiuj koncernas kun diversaj organizoj de Japanio kaj alilandoj, lecionoj de lernejoj kaj lerniloj (kurso3, ESPTAP kaj ESDEN).
2. Kelkaj ĉeestintoj esperis lerni elementan kurson de Esperanto, sed ni intencis sciigi al ili, kiel Esperanto estas sufiĉe preparita ligvo internacie komuna al volontuloj kaj interesitoj.
3. Krom nia dokumento ni donis al ili broŝureton "Invito al Internacia Lingvo Esperanto (nova eldono de JEI)", propagandan paperon "Kio estas vera internacia lingvo? (JEI)", libreton "La Ponto-Lingvo Esperanto" (eldono de EKS) kun sonbendo kaj kompakto-diskon (kurso3, ESPTAP kaj ESDEN).
4. Ni demandis ilin pri 10 punktoj.
Ilia respondo (10 homoj) por nia enketo estas jenaj:
(1) Ĉu vi sciis Esperanton ĝis hodiaŭ? (Jes=7, Ne=2, Senrespondo=1).
(2) Ĉu vi iam spertis Esperanto-kurson? (Jes=1, Ne=9).
(3) Kiom da lingvoj vi komprenas? (4 lingvoj=1(Angla, Franca, Germana kaj Hispana), 3=1(Angla, Franca kaj Korea), 2=2(Angla kaj Rusia, Angla kaj Germana), 1=6(Angla)).
(4) Ĉu vi pensas, ke Esperanto estas facila ol la Angla? (tre facila=2, facila=5 kaj sama=3).
(5) Ĉu esp-lernado estas utila por lernantoj? (Jes=4, Nejuĝebla=6).
(6) Ĉu Esperanto estas konvena por la komuna lingvo de 21-a jarcento? (Jes=3, Nejuĝebla=5, Ne=2).
(7) Ĉu en via lernejo vi deziras instrui Esperanton? (Jes=3, Nejuĝebla=4, Ne=2, Senrespondo=1).
(8) Ĉu vi mem deziras lerni Esperanton? (Jes=6, Nejuĝebla=3, Ne=1).
(9) Kiel vi taksas la eksperimenton de alilandaj edukoj pri Esperanto? (Bona=5, Nejuĝebla=4, Senrespondo=1).
(10) Kiom da jaroj pasis post via eklerno de la Angla lingvo? (>30=3, >20=2, Senrespondo=5).
(11) Ĉu vi jam finlernis la Anglan? (Sufiĉe=2, Ankoraŭ=3, Pludevas=4, Senrespondo=1).
5. Ni raportas lernejojn de ĉeestintoj:
Mezlernejo=2, Alt-Mezlernejo=4, Universitato=1, Senrespondo=3.
6. Nia rikolto estas nesufiĉa sed ni multe donis reale vivantan informon pri Esperanta Mondo al ĉeestintoj.
Poste ni sendos informon al lokaj Esp-grupoj kiuj povos subteni lernejojn de ĉeestintoj.
Ni elkore deziras kunlaboron kun lokaj grupoj por enkonduki Esperanton al lernejaj organizoj.
7. Mi publikigas la raporton pri nia movado sur sekva TTT-ejo, sed bedaŭrinde ĝi estas verkita en Japana lingvo.
[HP] http://homepage2.nifty.com/Sougou-edk/shineikjouken.html (Jam nevidebla)
Leciono de enkonduki internacian lingvon "Esperanto" (Raporto) 14 paĝoj