Malgrandaj pentraĵoj pri tuĉbildoj (2014-01).
*** Vi povas libere uzi ĉiujn pentraĵojn laŭ via intereso sed ne povas vendi ĝin. ***
Ĝis antaŭ dek jaroj mi pentris tuĉbildojn anstataŭ novjarajn salutkartojn.
Por pentri unu bildon mi bezonas ĉirkaŭ 30 minutojn.
La plej multe da nombro estis pi ol 20 ĉiujare, tial ĝi estis sufiĉe laciga laboro por mi.
Lastatempe kelkaj konatoj demandis al mi, ĉu mi ne pentras tuĉbildon ?
Mi decidis rekomenci pentri tuĉbildojn.
La gramdeco de la papero estas iom dika kaj malgranda (japana; ŝou-ŝikiŝi).
Por pentri liniojn kaj punktojn mi uzis sekigitan fragmiton kiel penikon.
Por la ombrumo mi uzis penikon kutiman.
Okaze de ĉi-jara komenco (2026a) mi pentris 6 finajn bildojn por konatoj.
Aliaj 21 bildoj estis pentritaj en kelkaj jaroj.
(Pentristo : HAŜIGUĈI Ŝigejuki de Esperanto-Kultivejo Sue ).
atomkonto@gmail.com https://atomkonto.wixsite.com/denshuusho
Mi atendas kontakton de alilandaj esperantistoj kiuj ŝatas tuĉbildon.


























