Parto11 de Vera Hajku (Tradicia Hajku)
Hajku estas unulinia poemo kun 17 silaboj kaj 'Kire'. 17 silaboj sen 'Kire' ne estas Hajku.
'Kire' estas la vivo de Hajku.
11. Problemoj en la recenzo de TANIGUĈI Ŝin'ja.
1. "Hajku kun 17 silaboj estas vazo kiu enhavas la emociojn de la verkinto."
Hajku estas vazo anstataŭigi scenon kiel ĝi estas en vortojn, tial tute ne intencas enmeti
emocion en ĝi.
[jpn] Ara-umi ya Sado ni yokotouAma-no-gawa.
[komento] ara = malglata, umi = maro, ya = 'Kireĵi', Interjekcia partiklo esprimanta
lamentadon, Sado = propra nomo de insulo, ni = partiklo por indiki la celon aŭ lokon de
ago, yokotagu/yokotou = kuŝas, Ama = ĉielo, no = partiklo metita inter substantivoj por
modifi la sekvan substantivon, gawa/kawa = rivero. --- aldona informo--- Ama-no-gawa =
lakta vojo.
[esp] Jen malglata maro. Lakta vojo kuŝas super la insulo Sado.
[prova Hajku] Malglata maro. Super insulo Sado kuŝas laktvojo.
[jpn] Shizukasa ya iwa ni shimi-iru semi no koe.
[komento] Shizukasa = Ja silentas. iwa = roko, ni = partiklo por indiki celon aŭ lokon de
ago, shimi/shimiru = entrempiĝas/trapenetras, semi = cikado, koe = sono/voĉo.
[esp] Ja silentado. La sono de cikado trapenetras en la rokon. Sono de cikado eniras en la
roko.
[prova Hajku] Regas silento. Cikadvoĉo trapenetras en la rokojn.
[jpn] Samidare wo atsume-te hayashi Mogami-gawa.
[komento] samidare = pluvo de majo, atsume-te = kolektinte, hayashi = rapida, Mogami-
gawa = rivero Mogami-gawa.
[esp] La rivero Mogami-gawa rapide fluas kolektinte pluvon de majo.
[prova Hajku] Rivero Mogami. Rapid-fluas pro multe da maja pluvo.
[jpn] Kaki kue-ba kane ga naru-nari Houryuuji.
[komento] kaki = persimono, kue-ba = se manĝus, kane = sonorilo, ga = partiklo
esprimanta nominativa kazo, naru = iĝas sono, nari = ['Kireĵi'] (esprimi lamenton)
estas/asertas, Houryuuji = propra nomo de la budhisma templo.
[esp] Kiam iu manĝas persimonon, fluis la sono de sonorilo el la templo Hourjuu-ĵi.
[prova Hajku] Manĝas persimonon. El Hourjuu-ĵi fluis sonoril-sono.
2. Verko sen subaj 77 el la 31 silaboj de "Tanka".
Ĝi ne estas "Tanka", sed la formo de verko estas apartigi silabojn de 77 (Cukeku) de
"Renga" ("Renku").
3. La humureco, ŝereco aŭ paradokso kiu heredas de "Haikai".
Prefere, Hajku eble estis kreita en partoj kiuj ne heredas humurajn, ŝercecon aŭ paradoksajn
elementojn. Mi kuraĝe diras, ke "Senrjuu" (Senryu) verŝajne heredus tiujn elementojn.
4. Hajku emfazas ekziston de 'Kireĵi' kaj finiĝas en humuraj salutoj, ktp.
La teorio pri Hajku de Kenkiĉi ("La Mondo de Hajku") havis ekstreme unuecan
perspektivon pri ĉi tiu ironio.
Bedaŭrinde Mi (tradukinto) ne legis "La Mondo de Hajku" de Kenkiĉi, do mi ne povas
refuti tion, sed ĝi rilatas al la antaŭaj tri skribaĵoj.
5. "Hokku", kiu fortranĉas la sub-parton "Ŭakiku" (Wakiku), fariĝas Hajku.
"Ŭakiku" estas kreita en respondo al "Hokku" ("Hoku") kiu ne postulas "Ŭakiku", evoluis
je Hajku.
6. Mencio pri 'Kire' (Tranĉi).
En la lasta parto de "La monata recenzo de Hajku", mi (tradukinto) alte aprezas la mencion
de la 'Kire' de Hajku kiun vi atentigis.