top of page
Parto00 de Vera Hajku (Tradicia Hajku)

Hajku-kritiko: 

                    'Kire' kaj la vera formo de Hajku

​​      --- Mia lernado de S-ro ŜIMIZU Kjouga (SHIMIZU Kyoga) ---

     Originala libro estis verkita de hajkisto ŜIMIZU Kjouga 

     Manuskripton por memlernado faris HARIMA Katao: 2001-11-29 

     Tradukis en Esperanto HASHIGUCHI Ŝigejuki:           2024-09-30

     Eldonejo : Esperanto-Kultivejo Sue, Japanio

     Faris cxi TTT-pagxo : 2024-12-25

Hajku estas unulinia poemo kun 17 silaboj kaj 'Kire'. 

             17 silaboj sen 'Kire' ne estas Hajku. ​
                 'Kire' estas la vivo de Hajku.

Enhavo:

     : 11. Problemoj en la recenzo de TANIGUĈI Ŝin'ja.

     : 12. Fakta stato en Haiku-konkursoj pri 3-a premiita Haiku.

     : 13. Letero-interŝanĝo inter S-ro ŜIMIZU Kjouga kaj mi mem (tradukinto).   

     : 14. Mia letero al Haiku-instruisto afiŝita en loka gazeto.

     : 15. Alia letero al la Haiku-gvidanto afiŝita en la loka gazeto.

     : 16. Letero al S-ro ŜIMIZU Kjouga. 

[komento]

   Jam ekzistas vorto 'hajko' en Esperanto por esperantistoj. Kaj kelkaj esperantistoj verkas hajkon per 3 linioj. Nun multaj japanoj faras "haiku", sed al tiuj verkoj mankas grava elemento 'Kire'.

   Por kompleta formo de "haiku" nepre bezonas 'Kire'.

   Pri ĉi tiu teorio insistas hajkisto ŜIMIZU Kjouga (SHIMIZU Kyoga).

   Mi, amatora hajku-amanto tute konsentas pri lia teorio. Sekve, mi faris ĉi dokumenton kaj prezentas lian teorion al esperantistoj en tuta mondo.

   Japana lingvo uzata en "haiku" estas sufiĉe malfacila por eĉ ordinaraj japanoj. Sed kompreni veran formon de Hajku bezonas scii kio estas 'Kire'. En cxi tiu dokumento mi uzis vorton "Hajku" por (la japana) haiku, kaj plue du vortojn pri 'Kire' kaj 'Kireĵi' por Esperanto.

   La cititan parton en frazoj mi uzis signojn " ". Kaj mi skribis unue esperantan vorton poste japanan vorton inter du signoj ( ).

Antaŭparolo.

   *** La enhavo de ĉi dokumento, Ideo de S-ro ŜIMIZU Kjouga, estas sufiĉe malfacile komprenebla al nekonatoj de japana lingvo. Sekve por via simpla kompreno mi prezentas al vi suban TTT-adreson. ***

   https://atomkonto.wixsite.com/hajku-reguloj

 

   La enhavo de ĉi tiu dokumento baziĝas sur la libroj de ŜIMIZU Kjouga, 'Nek Kjoŝi (Kyoshi), nek Dakocu (Dakotsu) konis veran identecon de "Hajku" kaj 'Devas ekzisti en Hajku estas 'Kire'. 

   Por memlernado pri kio estas vera Hajku? Prefere, krom la enkonduko kaj postparolo, mi parafrazis kelkajn partojn de supre prezentitaj libroj de hajkisto ŜIMIZU Kjouga en pli facilajn kompreneblajn terminojn, sed estus pli ĝuste diri, ke ĉio estas ĉerpita el liaj libroj.

   Tial, fronte al diskuto kun profesiaj hajkistoj aŭ Douĵin (menbroj de hajkista grupo), mi ne havas la scion aŭ lertecon por tuj respondi ĉion uzante specialajn teoriojn. Ĉi tio ne estas mia eskapo, ĉar mi estas nura komencanto, kiu nur dum ĉirkaŭ kvin jaroj studis pri Hajku.

   Se multaj komencantoj de Hajku kiel mi deziras sperti kaj proksimiĝi al la reala vera Hajku postlasita de Baŝou (Basho), Buson kaj Issa, mi ŝatus kunhavigi la fundamentan filozofion de ŜIMIZU, "La animo de hajku', kaj necesas sincere lerni kaj kompreni 'Kire'.

   Ĉi tio estas, ĉar mi estas konvinkita, ke estas neeble lerni pri "Vera Hajku" de la multaj ekzistantaj hajkoj kaj hajkistoj publikigitaj en hajkorevuoj, aŭ de la altrangaj homoj, kiujn komencantoj renkontas ĉe 'Kukai' (renkontiĝo por kritiki reciproke siajn verkojn). 

   Responde al la proponoj de ŜIMIZU al hajkorevuoj kaj la levado de la temo de "Frazoj kiuj ne estas Hajku" per siaj propraj skribaĵoj, ŝajnas ke neniu nuntempa hajkisto esprimis klaran opinion bazitan sur literatura teorio.

   Kiam mi ekscias pri ĉi tiu fakto, mi ne povas ne havi multajn dubojn pri la nuna hajkmondo. Pri la vortoj de la pretendo aŭ konfido de ŜIMIZU, mi tutkore konsentas, ke la serĉado de "Vera Hajku" vere estas hajku-novigo kaj hajku-reformo, kaj la ideo mem de revenigi 'Hajku' al sia originala formo mi ŝatus konstati tion komence de ĉi tiu dokumento.

   Mia deklaro ĉi-tie ne estas por eviti la diskuton pri "Vera Hajku", sed por klarigi ke mia scio tute ne superas la teorion de ŜIMIZU. La celo de kreado de ĉi tiu dokumento estas kuraĝigi lerrnantojn kaj interesantojn de 'Hajku', kaj enlandaj kaj eksterlandaj, pensi pri la vera formo de 'Hajku' en japana literaturo. Mi certas, ke ĉi tiu dokumento estos plej utila por krei verajn hajku-entuziasmulojn. (Kun permeso de ŜIMIZU, mi planas traduki ĉi dokumenton al la internacia lingvo Esperanto. Se hajku-amantoj tra la mondo legos ĉi dokumenton, veraj hajkistoj eble naskiĝos en aliaj landoj.)

bottom of page