Parto14 de Vera Hajku (Tradicia Hajku)
Hajku estas unulinia poemo kun 17 silaboj kaj 'Kire'. 17 silaboj sen 'Kire' ne estas Hajku.
'Kire' estas la vivo de Hajku.
14. Mia letero al Haiku-instruisto afiŝita en loka gazeto.
2001-04-25 [Refuto al gazet-artikolo] HAŜIGUĈI Ŝigejuki
Al Sinjoro TANIGUĈI Ŝinja
Pri la verkoj elektitaj por "Hajku-Monata-Revizio".
(Mia peto super neebla prediko al Budho.)
Koncerne la verkojn kiuj estis inkluditaj en la revuo "Hajku-Monata-Revizio" de la estimata Majstro, kiu estis publikigita en la ĵurnalo "Nishi-nippon-Shimbun" (Matena eldono: merkredo, la 25-an de aprilo 2001, p. 14, Literaturoj/Artoj), mi ŝatus raporti al vi kelkajn punktojn el miaj pensoj por via laboro en la gvido pri verkoj en estonteco. Mi skribas ĉi tiun leteron por peti vian konsideron.
La historio de mia lernado de Hajku estas limigita al 5 jaroj kiel abonanto de certa "Doujin-ŝi" (mi faris Hajkojn komencante antaŭ 10 jaroj, afiŝante 8 verkojn ĉiumonate senmanke dum 5 jaroj). Alie mi mem studas legante Hajku-komentaĵojn de tempo al tempo.
Tial, ĉar mi estas tute simila al kompleta amatoro, mi ŝatus konstati komence, ke mi plene konscias, ke mia diro estas sovaĝa argmento al Budho.
La teorio ke "La 'Kire' (Tranĉi) estas la animo de Hajku" estas kompleta kopio de la teorio de S-ro ŜIMIZU Kjouga, sed mi antaŭe skribis al li kaj petis lian opinion. Mi supozas, ke vi jam konscias pri lia teorio pri Hajku, sed se vi ankoraŭ ne legis ĝin, vi legos la libron de S-ro ŜIMIZU, mi aprezas.
Krome, se vi havas demandojn neklaraj pri la teorio, vi rekte petu de S-ro ŜIMIZU detalan klarigon pri la teorio, ĉar mi estas amatora kaj ne povas respondi. Sekve vi estos kontenta, mi certas ĝin. Kompreneble, bonvolu demandi min pri la enhavo de ĉi tiu letero. Tamen, pro mia limigita scio, mi respondos nur tion, kion mi komprenas.
A. Pri la elektitaj verkoj (11 entute).
(1) [jpn] Tou-ban no horobu Heike ni kan-tsubaki.
[komento] tou-ban = ceramika/porcelana tabulo, no = partiklo metita inter substantivoj por modifi la sekvan substantivon, horobu = perei, Heike = Reganto ĉe la fino de la Heian-epoko, ni = partiklo por indiki la celon aŭ lokon de ago, kan = malvarma, tsubaki = kamelio.
--- aldoa informo--- Kamelio falas subite samkiel falo de soldato-kapo mortita.
[esp] Kompante homojn en Heike-epoko, vintra kamelio sur porcelana telero.
[prova Hajku] Kamelio falas. Samkiel la morto de Heike-anoj.
(2) [jpn] Soushun no byouin hune no goto tomoru.
[komento] soushun = frua printempo, no = partiklo metita inter substantivoj por modifi la sekvan substantivon, byouin = hospitalo, hune = ŝipo, goto = kiel, tomoru = lumas.
[esp] Hospitalo en frua printempo lumas kiel ŝipo.
[prova Hajku] Jen hospitalo. En la frua printempo lumetas ŝipo.
(3) [jpn] O-tedama no naka no kuuki to momo no hana.
[komento] o = ĝentila sprimo, tedama = man-ludilo, naka = en, kuuki = aero, to = kaj, momo = persiko, hana = floro(j).
[esp] la aero en man-ludilo kaj floroj de persiko.
[prova Hajku] Persiko-floroj. Enmetita aero de man-ludilo.
(4) [jpn] Otoko-un kobosanu jou-ni kan-tamago.
[komento] otoko = viro, un = sorto, kobosa-nu/kobosa-nai = ne disverŝi, you-ni = kiel, kan = malvarma, tamago = ovo(j).
[esp] Malvarma ovo por ne disverŝi la bonŝancon de viro.
[prova Hajku] Malvarma ovo. Ne disverŝu bonŝancon de viro en la sorto.
(5) [jpn] ookata wa mi-sugoŝi ume no naka-ni iru.
[komento] ookata = plejparte, wa = partiklo indikanta subjekton, mi/miru = vidi, sugoshi/sugosu = pasi; mi-sugoshi/mi-sugosu = preteratenti, ume = pruno, naka-ni = enen, iru = estas.
[esp] Plej multaj homoj preteratentas ĝin kaj estas meze de prunfloroj.
[prova Hajku] Plej multaj homoj preteratentis tion inter prunarboj.
(6) [jpn] Kon-jyou no hikari wo atume hina no ie.
[komento] kon-jyou = tiu ĉi vivo, no = partiklo metita inter substantivoj por modifi la sekvan substantivon, hikari = lumo, atume/atumeru = kolekti, hina(ningyo) = hina(-pupo), ie = domo.
[esp] La domo de Hina kiu kolektas la lumon de ĉi tiu vivo.
[prova Hajku] La hina domo kiu kolektas lumon ĉi-tiun vivon.
(7) [jpn] Chi-ru hana no chiru-nio(ho) ooki Hikari-do
[komento] chi-ru = falas, hana = floro(j), nio(ho) = odoro, ooki/ooi = multaj, Hikari-dou = [propra nomo] konstruaĵo/domo ore pentrita.
[esp] Ĉe la Hikari-do estas multe da odoro de floroj falantaj.
[prova Hajku] Smelo abunas de la floroj falantaj ĉe Hikari-do.
(8) [jpn] Oi mo yosi Kourin-sasa ni haru-shigure.
[komento] oi/ou = maljuniĝi, yosi/yoi = bona, Kourin/Korin = [propra nomo] OGATA Kourin, sasa = folioj (de bambuo), ni = partiklo por indiki la celon aŭ lokon de ago, haru = printempo, sigure = de la fino de aŭtuno ĝis la komenco de la vintro, falas pluvo.
[esp] Al maljunuloj akceptebla bambu-foliojn de Kourin sub la en printempa pluvo.
[prova Hajku] Ĉe maljunuloj. Bambua-folioj en printempa pluvo.
(9) [jpn] Yaya nagaki syoujyo-henro no inori kana.
[komento] yaya = iom, nagaki/nagai = longa, syoujyo = knabino, henro = pilgrimanto, no = partiklo metita inter substantivoj por modifi la sekvan substantivon, inori = preĝi, kana = 'Kireĵi', alkroĉite al nominalaj kaj konjugaciaj aldonaj formoj, esprimas lamentadon. helpverbo esprimanta emocion kaj lamentadon.
[esp] Certe estas sufiĉe longa preĝo de knabino pilgrimanta.
[prova Hajku] Certe iom longa preĝo de pilgrimanto kiel knabino.
(10) [jpn] Huru yuki ya tyoujya ni chie wo morau-nari.
[komento] huru = fali, yuki = neĝo, ya = 'Kireĵi', interjekcia partiklo esprimanta lamentadon, tyoujya = riĉulo, ni = partiklo por indiki la celon aŭ lokon de ago, chie = saĝa penso, wo = partiklo por indiki la objekton de ago, morau/morai = ricevi, nari = 'Kireĵi', (esprimi lamenton) estas/asertas.
[esp] Pro falanta neĝo ricevu konsilon el riĉa homo.
[prova Hajku] Nu neĝo falas. Konslutu riĉulojn pri bona konsilo.
(11) [jpn] Bijyutu-kan deru seetaa no makka kana.
[komento] bijyutu-kan = arta muzeo, deru = eliri, seetaa = svetero, no = partiklo metita inter substantivoj por modifi la sekvan substantivon, makka = hele ruĝa/bril-ruĝa/ege ruĝa, kana = 'Kireĵi', alkroĉite al nominalaj kaj konjugaciaj aldonaj formoj, esprimas lamentadon. helpverbo esprimanta emocion kaj lamentadon.
[esp] El arta muzeo elirinto kies svetero estas heleruĝa.
[prova Hjku] Ruĝa svetero. Virino eliris el arta muzeo.
B. Pri la pozicio de tradicia Hajku.
Mi komencanta unue legis kelkajn enkondukajn librojn pri Hajku. Tamen mi ne memoras, ke la plej multaj el la enkondukaj libroj havis nur simplan priskribon (ĉirkaŭ duonpaĝon) pri 'Kireĵi', sed neniun klarigon pri "la signifo de 'Kire' en Hajku".
Komence, mi ne plene komprenis 'Kireĵi', sed post kvin jaroj, mi ĉesis kontribui al la revuo, kaj dum mi memstudante, mi renkontis la teorion pri Hajku de Hajkisto S-ro ŜIMIZU Kjouga. Kaj mi konstatis, ke la animo de Hajku estas la ekzisto de 'Kire'. Mi lernis ke Hajku dependas de la ĉeesto aŭ foresto de 'Kire'. Simple dirite, la teorio estas, ke verko sen 'Kire' ne estas Hajku.
La grava punkto de S-ro ŜIMIZU estas, ke la pozicio de Hajku, la mondfama tradicia literaturo en Japanio, estas neglektita, eĉ en famaj Hajkistoj en la lastaj jaroj. La granda nombro da enkonduko de verkoj sen 'Kire' kaj la instruado pri verkoj de komencantoj prezentas gravan problemon en transdonado de "Konvena Hajku" al la sekva generacio.
C. Verkoj sen 'Kire' en la elektitaj verkoj.
[Ekzemplo] "de Porcelano" estas ligita al "perei", kaj "perei" modifas al la "Heike". Oni povus kompreni, ke ĝi signifas la (formortinta) klanon de "Heike" desegnitan sur porcelana tabulo. Mi pensas, ke "malvarma kamelio" (Kan-tsubaki) signifas "ekzistas kamelio" aŭ "videblas kamelio".
Se la verbo finiĝas per fina formo kiel "ekzistas (...ari)" aŭ " videblas (...miyu)", tiam 'Kire' ekzistus ĉe la fino. Sed en mallongigitaj formoj kiel "...ari" aŭ "...miyu", mi ne pensas, ke oni povas diri, tio temas pri vorto kiu ne havas konjugacion. (Ekzemle, klasoj de substantivoj, pronomoj kaj nombrovortoj).
Kiel menciite supre, 'Kire' (tranĉi) ne naskiĝas en (1), (3), (4) kaj (6). (36% de elektitaj verkoj). Mi opinias, ke ili ne estas verkoj de Hajku, kaj pensas pri ili kiel nuraj 17-literaj frazoj. Bedaŭrinde mi ne komprenas la regulojn por verkado de moderna Hajku, sed mi ankaŭ ne pensas, ke ĝi estas "moderna Hajku". Ekde malnovaj tempoj oni interpretas japanajn frazojn per legado de supre ĝis malsupre, sen preterlasi ion necesan vorton kaj literojn.
En la japana, se ni volas ellasi vorton, ni anstataŭigas ĝin per alia pli simpla aŭ mallonga vorto, elpensas pli bonan esprimon aŭ mallongigas la vorton.
D. Rimedo por doni la vorton 'Kire' al tri verkoj menciitaj supre (1, 3, 4).
Sendepende de ĉu ĝi estas bona aŭ malbona kiel Hajku, ekzistas kelkaj simplaj manieroj igi ĝin funkcii kiel Hajku. Ĉar mia kapablo pri verkado de Hajku estas ege nematura, estas nedireble, ke ĉi tiuj kvar verkoj devas esti bonigitaj senlime. (La [ ] parto estas la modifita parto.) Se vi faras ĝin, ili verŝajne estus eĉ pli bona Hajku.
(1) Tou-ban no horobu Heike ni kan-tsubaki
Tou-ban [ya] horobu Heike ni kan-tsubaki
(3) O-tedama no naka no kuuki to momo no hana
[Tedama te no nukumori ya] momo no hana
(4) Otoko-un kobosanu you-ni kan-tamago
[Nan-un ya] Kobosanu you-ni kan-tamago
E. Verko kun 'Kire' estas Hajku.
Mi komprenas, ke tio estas alia ol la tri verkoj supre menciitaj.
(2) Fina formo ĉe la fino de la frazo "lumas".
(5) Fina formo ĉe la fino de la frazo "(estas) ene".
(6) [me] en [atsume] estas aŭ neantaŭvidita aŭ fina formo.
(7) [ki] en [ononoki] laŭ la regulo de japana lingvo "Ka-linio" (Ka-gjou) kvaretapa
kontinua formo aŭ fina formo de pasinta helpverbo "ki".
(8) [shi] en [Yoshi] estas fina formo de la adjektivo "ku".
(9) 'Kireĵi' [Kana] ekzistas. helpverbo esprimanta emocion kaj lamentadon.
(10) 'Kireĵi' [Ya] ekzistas.
(11) 'Kireĵi' [Kana] ekzistas. helpverbo esprimanta emocion kaj lamentadon.
F. Uzo-miksaĵo de literoj "kana" per malnovtempa kaj moderntempa.
Mi kredas ke [Tradicia Hajku] devas esti skribita uzante malnovtipaan de "kana".
(4) Kobosa-nu-[yau]-ni. (5) nakani-[i]-ru. (10) mora-[fu/u]-nari.
(5) Je la unua legado, estas malfacile decidi ĉu "eniri' aŭ "esti/resti", sed se tio, kio [plejparte] indikas, estas pruno (de floroj/arboj), mi pensas, ke ĝi estus "esti/resti".
Ĉi tio estas ĉar mi pensas, ke la ago "eniri" signifas eniri certan gamon (lokon) de ekstere. Se tio signifas, ke iu estis ene de prunarbo kiam alia rimarkis ĝin, mi pensas, ke ĝi estas "jam estas".
Se ni supozas, ke tio, al kio [plejparto (ookata)] montras, estas pasanto, mi pensas, ke tio signifas, ke male al aliaj, iu marŝas en la prunflorojn. Tamen ni ne povas tion scii sen demandi la intencojn de la verkinto. Mi pensas, ke la bona afero pri ĉiu arto estas, ke post kiam ĝi forlasas la manojn de la verkinto kaj komencas esti elmontrita al la kritiko de aliaj homoj, la opinio de la kritikisto fariĝas valida.
G. Mia peto al vi.
Surbaze de ĉi-supra, mi petas, ke vi elektu verkojn per la premiso, ke Tradicia Hajku devas havi karakteron de 'Kire' kaj ke ĝi estas skribita en "malnovtipa kana".
Por homoj de Hajku-amantoj kiel mi, eĉ se mi serĉas la sennombrajn Hajku-revuojn kaj recenzojn en la biblioteko, mi apenaŭ trovos librojn, kiuj klarigas la esencan "signifon de 'Kire' en Hajku". Mi serĉis la "Renku" kaj "Renga", kiuj estas la formoj anataŭ naskiĝo de Hajku, kaj ankaŭ legis librojn kiuj klarigas kiel verki pri Hajku.
Mi trovis ke Hajkisto S-ro ŜIMIZU Kjouga deklaras, "La ekzisto de 'Kire' havas gravan rolon en la formado de Hajku", mi ne havas alian elekton ol konsenti lian pretendon.
Mi korespondas kun diversaj landanoj, kaj ŝajnas, ke la entuziasmo de hajku estas populara. Mi ĵus eksciis, ke gimnazia instruisto loĝanta en la urbo Honolulu (Havajo), instruas pri Hajku al siaj lernantoj. Estas neklare kiel eksterlandanoj esprimas pri "la animo de Hajku en la japana, 'Kire' ". Por tio kiajn vortojn ili uzas. Sed ĝi estas atesto de la angla Hajku, mi sentas ke tie ne ekzistas la gusto de 'Kire'.
Mi provas fari simplan klarigan libron por instrui tiajn fremdulojn pri la ekzisto de 'Kire'. La enhavo estas eltiraĵo de la libro de S-ro ŜIMIZU, do mi skribis leteron al li petante lian aprobon. Tamen ĝi ne iras glate pro la malfacileco. Kompreneble, ne necesas respondi al mi aŭ doni ajnan klarigon. Ne estas problemo eĉ se la opinio de unu leganto estas forĵetota. Mi esperas vian pluan laboron.
Antaŭĝojante la venontan monatan revizion de Hajku ...
HAŜIGUĈI Ŝigejuki