Parto13 de Vera Hajku (Tradicia Hajku)
Hajku estas unulinia poemo kun 17 silaboj kaj 'Kire'. 17 silaboj sen 'Kire' ne estas Hajku.
'Kire' estas la vivo de Hajku.
13. Letero-interŝanĝo inter S-ro ŜIMIZU Kjouga kaj mi mem (tradukinto).
--- La 30-a de novembro 2001; mi sendis leteron al Hjskisto S-ro ŜIMIZU Kjouga. ---
Estimata Sinjoro, sezono finfine ŝanĝas vintren, sed mi esperas, ke vi fartas bone.
Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj, leginte plurajn el la libroj de S-ro ŜIMIZU, mi skribis al vi leteron kaj petis vian gvidon pri 'kire'.
La unua temo kiun mi petis, estis ke mi ŝatus akiri vian hajkaron, kiu enkorpigas la teorion pri 'Kire'.
La dua temo estis, ke mi ŝatus ke vi skribu klarigon pri la "signifeco kaj uzado" de 'Kire', kiun eĉ komencantoj povas kompreni, precipe kun verba konjugacio-tabelo kiel ekzemplo.
La tria estas peto pri ke preni verkon de famaj modernaj hajkistoj, en kiuj mankas 'Kire', kaj montri specifajn ekzemplojn de korektoj, montrante kie kaj kiaj vortoj estu uzataj por krei 'Kire'. Via respondo estis, ke vi ankoraŭ ne publikigis Hajkaron, kiu inkluzivis nur verkojn kun 'Kire'.
Post tio, mi enkondukis ekzemplojn el viaj libroj pri la signifo kaj graveco de 'Kire' en nian libron por miaj literaturaj amikoj (en nura grupo de amatoraj literatur-amantoj). Lastatempe, mi malprudente rekte sendis al aŭtoroj de gazetoj aŭ recenzuloj la gravecon de 'Kire', kaj mi faris sugestojn kaj opiniojn pri ĝuste tradicia Hajku al ili malgraŭ mia nesufiĉa scio.
Dum la pasintaj tri jaroj, mi decidis kompili tion kio estus utila kiel miaj studmaterialoj pri Hajku por estonteco. Tial, mi decidis krei apartan artikolon titolitan " 'Kire' kaj la vera animo de Hajku, ... lernu de S-ro ŜIMIZU Kjouga ...". Mi ankaŭ ŝatus uzi ĉi tiun dokumenton kiel gvidlibron por literaturaj amikoj por studi 'Kire'.
Tamen ĝi ne estas celo por publikigo. Kiel dirite en la enkonduko al ĉi tiu dokumento, ne estas troigo diri, ke preskaŭ ĉio estas elprenita el la teorio de Vi, S-ro ŜIMIZU Kjouga.
Nu, mi uzas la internacian lingvon "Esperanto" dum la lastaj 30 jaroj, kaj komunikas kun homoj el la tuta mondo, bonvenigas kaj gvidas vizitantojn al Japanio, kaj mi mem vojaĝas eksterlanden. Inter ili, estas kelkaj eksterlandanoj kiuj interesiĝas pri Hajku. Ekzemple, kelkaj mezlernejaj instruistoj en Havajo instruas al siaj studentoj pri Hajku. Mi volis sciigi ĉi tiujn homojn, "Kio estas vera Hajku?".
Tial mi planas traduki mian ĵus supre menciitan dokumenton, en la universalan lingvon "Esperanto" kaj konigi ĝin al ĉiuj Hajku-amantoj en la mondo.
Mi skribis ĉi tiun leteron al vi ĉar mi ŝatus peti vian komprenon de miaj intencoj kaj permeson traduki ĝin al la internacia lingvo Esperanto. Mi scias ke vi estas okupata ĉiutage, sed mi ŝatus peti, ke vi bonvolu legi mian dokumenton kaj konsili min pri iuj punktoj kiujn vi rimarkis.
Mi ankaŭ kunmetas du aliajn dokumentojn, kiuj ambaŭ estis senditaj al Hajkistoj kaj Hajku-kritikistoj por antaŭenigi ĝustan komprenon de la ekzisto de 'Kire'. Same kiel mian leteron kaj artikolon skribitan de Hajku-kritikisto TANIGUĈI Ŝinja. Mi dankus, se vi ankaŭ legus ĉi tion.
Mi tre malĝentile petis vian permeson por mi vrki dokumenton kaj traduki ĝin en internacia lingvo "Esperanto". Mi kredas, ke mia projekto iom helpos por vaste instrui kaj transdoni pri la "Vera Hajku", kiun vi volas dissciigi, do mi dankus vian konsideron.
La vetero fariĝas pli kaj pli malvarma, do bonvolu bone zorgi pri vi mem, kaj mi preĝas por via sano de malproksima loko gubernio Hukuoka-ken.
de Hajku-amanto, HAŜIGUĈI Ŝigejuki