Parto16 de Vera Hajku (Tradicia Hajku)
Hajku estas unulinia poemo kun 17 silaboj kaj 'Kire'. 17 silaboj sen 'Kire' ne estas Hajku.
'Kire' estas la vivo de Hajku.
16. Letero al S-ro ŜIMIZU Kijoŝi (SHIMIZU Kiyoshi).
001-10-17, Al "Jitsugyo no Nihonsha Co., Ltd".
Adreso: (104-8233 Toukjou (Tokio, Tokyo),Ĉuuou-ku (Chuo-ku), Ginza 1-3-9).
Estimata Sinjoro ŜIMIZU Kijoŝi (SHIMIZU Kiyoshi)
Pri la enhavo de "Lernejo de Hajku" (Predikema peto al Budho).
Mi raportas kelkajn el miaj pensoj pri la teorioj pri Hajku, kiuj estas inkluzivitaj en "Lernejo de Hajku" (redaktita de Ĵicugjou-no-Nihonŝa), kaj esperas ke tio estonte plifortigos vian gvidadon, mi skribis ĉi tiun leteron malgraŭ mia nematura scio.
Mia historio de lernado pri Hajku nur estas ke mi estas abonanto de certa "Douĵin-ŝi" (Doujin-shi) dum kvin jaroj (mi afiŝis 8 verkojn ĉiumonate dum 5 jaroj ekde antaŭ 11 jaroj, kaj legis ĉiujn 5 500 verkojn en la monata bulteno). Poste, mi studis memstare dum fojfoje legante recenzojn pri Hajku.
Tial, ĉar mi estas kompleta amatoro, mi ŝatus konstati komence, ke mi plene konscias, ke la sugestoj kiujn mi faris al estimata Vi Majstro, estos kiel la prediki al Budho.
Krome, la teorio, ke "la 'Kire' estas la animo de Hajku" (ne 'Kireĵi') estas kompleta kopio de la teorio de Hajkisto S-ro ŜIMIZU Kjouga, sed mi antaŭe skribis petleteron al S-ro ŜIMIZU permesu mian konduton. Mi supozas, ke vi jam konas la teorion de S-ro ŜIMIZU pri Hajku, sed se vi ne legis ĝin, mi aprezus, se vi legus lian libron.
Krome, se vi havas demandojn pri lia teorio neklaraj, kontraŭ mi, vi povas rekte peti de S-ro ŜIMIZU detalan klarigon pri la demandoj. Mi certas, ke vi estos kontenta. Kompreneble, bonvolu demandi min pri la enhavo de ĉi tiu letero. Tamen mi respondos nur tion, kion mi komprenas.
1. Impresoj pri "Lernejo de Hajku".
La subtitolo inkluzivas la frazon "Por tiuj, kiuj komencas de nula scio pri Hajku", sed mi preferus ke ĝi estu "Por tiuj, kiuj serioze volas verki Hajku". Mi pensas, ke ĉi tiu estas libro kun multe da enhavo. La kialo de tio troviĝas en via sekva priskribo, kiu dividas la lernejon en "Preparo por akcepto", "Baza kurso" kaj "Eduka kurso".
(1) La libro ne estas nur enkondukilo pri famaj Hajku, sed en diversaj punktoj klarigis la
okazon de pri Hajku.
(2) La libro detale enkondukas pro la origino de Hajku en la ordo de "Renga", "Renku",
"Hokku", "Hajkai" kaj "Hajku".
(3) Precipe la pozicioj de Tradicia Hajku kaj Moderna Hajku estu klare klarigitaj.
2. Pri la teorio, kiel Hajku kreiĝas.
Estimata Majstro ŝajnas esti klariginta la faktorojn malantaŭ la kreado de Hajku en la sekvaj du punktoj.
(a) La 17-karaktera fiksa formo de 5, 7, 5
(b) Laŭsezonaj vortoj kaj la esceptaj "muki" estas ankaŭ klarigitaj. Bedaŭrinde, tamen, ekzistas nur kelkaj klarigoj pri 'Kire', kiu estas konsiderata kiel la plej grava elemento en la kreado de Hajku.
(1) [P15] 'Kireĵi' signifas diri iu parton de la 17 silaboj. Kutime rilatas al partikloj kaj helpverboj uzataj por tranĉi frazojn, kiel "ja" (ya), "kana" kaj " 'kire'. Tiu ĉi 'Kire' igis verkon kun nur 17 silaboj, al kompleta literaturo, Hajku.
(2) [P88] Alia kialo, kial pacientoj kapablas fari verkon de Hajku, estas ekzisto de 'Kireĵi'.
La kialo de tio estas ke ĝi donas al verkintoj senton de kontento ke ili povis esprimi sin per 'Kireĵi'. 'Kireĵi' ne nur plibonigas la sentojn de la paciento, sed ankaŭ permesas al kuracistoj kiuj legas la verkon, povas empati kun la punkto de MACUO Baŝou (MATSUO Basyo), "Restas io en diri ion" (I i o o(ho) se te nanika aru).
(3) [P98] Tial, multaj Hajku-kritikistoj diras ke la diferenco inter Hajku kaj "Senrjuu" (Senryu) estas ĉu 'Kireĵi' estas en verko aŭ ne. Malgraŭ la supra priskribo, bedaŭrinde mi ne trovas ajnan klarigon el la perspektivo ke 'Kire' estas nepre necesa por Hajku.
3. Pri la pozicio de "Tradicia Hajku".
Mi ankaŭ legis ĉirkaŭ 10 gvid-librojn pri Hajku komence de mia Hajku-studo. Tamen la plej multaj libroj havas nur kelkajn priskribon (ĉirkaŭ duonpaĝon) pri 'Kireĵi', kaj mi ne memoras, ke preskaŭ ne ekzistis libroj kiuj klarigis 'Kire'.
Komence, mi havis dubojn pri 'Kireĵi' kaj 'Kire', kiujn mi ne plene komprenis, kaj post 5 jaroj dum leganto de iu Hajku-revuo, mi ĉesis kontribui al ĝi. Kaj dum mia memlernado, mi renkontis kun la teorio de hajku per Hajkisto S-ro ŜIMIZU Kjouga )SHIMIZU Kyoga).
Kaj mi lernis, ke la animo de Hajku dependas de la ĉeesto aŭ foresto de 'Kire'. Por preni ĝin al la ekstremo, la teorio estas ke "Verko sen 'Kire' ne estas Hajku".
La grava punkto de S-ro ŜIMIZU estas, ke la pozicio de Hajku, la mondfama tradicia literaturo de Japanio, estas neglektita, eĉ de famaj Hajkistoj en la lastaj jaroj. En la gvidado de komencantoj, la multnombraj prezentoj de verkoj ne havas elementon de 'Kire'. Kaj la enkonduko de verkoj kiuj ne estas Hajku, kaj elektita Hajku en submetita laboro estas grava problemo en transdonado de "Ĝusta Hajku" al la venonta generacio.
4. Pri la inundo de verkoj sen 'Kire'.
Ekde malnovaj tempoj oni interpretas japanajn frazojn per legado de supre al malsupre, sen preterlasi ion necesan. En la japana lingvo, se ni volas ellasi vorton, ni anstataŭigas ĝin per alia pli mallonga vorto, aŭ elpensas pli bonan esprimon aŭ mallongigas la vorton. Tial mi kredas, ke la sekvaj kelkaj verkoj ne povas esti nomataj Hajku.
La sekvaj verkoj estas entute 15 verkoj alsenditaj de legantoj kiuj estis publikigitaj en ĵurnalo "Nishinippon-Ŝimbun" (2001-10-15) kiel selektite fare de Hajkisto HOŜINO Cubaki (HOSHINO Tsubaki).
02 [jpn] Humi-e-bashi yori mizu-oto no higan-bana.
[komento] humi-e = bildo de piedmarko, bashi/hashi = ponto, yori = de, mizu = akvo, oto = sono, no = partiklo metita inter substantivoj por modifi la sekvan substantivon, higan-bana = likorido.
[esp] De la ponto "bildo de piedmarko" akvo-sono estas aŭdebla; grapola amarilo.
[kritiko] Humi-e-bashi yori mizu-oto ya higan-bana.
--- "no" havas modifan aŭ daŭra elementon.---
05 [jpn]Yoshikiri no koe no naka yuku tekogi bune.
[komento] yoshikiri = kanbirdo/akrocefalo, no = , koe = voĉo, naka = en, yuku = iri, tekogi = per manforto, kogu = remi, bune/hune = boato/ŝipo.
[esp] Mane remu boaton en voĉo de kanbirdo.
[kritiko] Yoshikiri no koe no naka yuke tekogi bune.
--- "ku" en "yu-ku" estas fina formo, kaj ankaŭ daŭras al substantivo. Hipoteza aŭ
imperativa formo sekvas "ke" en "yu-ke".---
08 [jpn] Tsutsuga-naku koki wo mukae-ru jyusan-ya.
[komemto] tsutsuganaku/tsutsuganashi = senprobleme, koki = 70 aĝa, wo = partiklo por indiki la objekton de ago, mukae-ru = proksimiĝas/baldaŭ venos, jyusan-ya = la dektria nokto.
[esp] Senprobleme bldaŭ venos mia 70 jaraĝo.
[kritiko] Tsutsuga-naku koki wo mukae-ri jyuusan-ya.
--- "ru" en mukae-ru estas fina formo, kaj ankaŭ daŭras al substantivo. Verbo sekvas "ri"
en "mukae-ri".---
10 [jpn] Ichi-zan wo ugokasu yure no hana susuki.
[komento] Ichi-zan = unu monto/unu templo, wo = , ugokasu = movi, yure(ru) = ondumi/tremante/svingi, no = , hana = floro, susuki = awn/miskanto.
[esp] Miskanto/awn kiel ondume movis unu monton.
[kritiko] Ichi-zan wo ugokasu yure ya hana susuki.
--- "no" havas modifan aŭ daŭran elementon.---
El la 15 verkoj entute, 11 verkoj povas esti konsiderataj de Hajku. la ceteraj 26% estas ne-Hajku kiuj estas uzataj por gvidi legantojn.
5. Pri la miksaĵo de kana-uzado malnova kaj moderna.
Mi kredas, ke tradicia Hajku devas esti skribita en "malnovtempa kanao". La plej granda kialo estas ke la vortoj uzataj kiel 'Kireĵi' estas la "Bun-go". Ĉar mi kredas, ke ne estas akcepteble en ke parola lingva "Kou-go" kaj skriba lingvo "Bun-go" kunekzistas en la sama frazo sur literatura vidpunkto.
Tial, moderna lingvo (tio estas, parola lingvo) estas uzata por ne povas esprimi la 'Kire' kiu estas la plej grava faktoro en la kreado de Hajku, preskaŭ ĉiuj verkoj publikigitaj sub la nomo de moderna Hajku ne apartenas al la kategorio de Hajku.
Se ni volas krei verkon de moderna Hajku en parola lingvo,ni devas krei staton de "Firma tranĉo" (nome 'Kire') en parola lingvo.
******
6. Kion mi ŝatus peti. De la supro,
(1) Tradicia Hajku (origina Hajku) devas havi 'Kire'-on (ne nur 'Kireĵi'-ojn).
(2) Tradicia Hajku estas skribita per malnova kana.
Ni esperas, ke vi konsideros ĉi tiujn du punktojn kiel la bazon de Hajku-teorio, kaj vi gvidos nin en viaj estontaj skribaĵoj, inkluzive de recenzoj.
Se eble, mi ŝatus, ke vi verku libron nomitan "Pri 'Kirire' en Hajku" (provizora nomo), kaj uzu multajn paĝojn por klarigi "Kion signifas 'Kire' ?" kaj "Kial 'Kire' necesas?', "Kio okazas se oni aldonas pri 'Kire' al konata verko sen 'Kire' ?' ktp. la libroj estos klarigotaj per multaj ekzemploj, por ke ĉiu nova Hajku-amanto povu kompreni.
Mi ŝatus profiti ĉi tiun okazon por demandi vin el la fundo de mia koro. Mi pensas, ke estas la devo de ĉiuj instruistoj, inkluzive de Majstro, prezenti aŭtentikan instrukciojn pri Hajku.
Por amatoraj Hajku-amantoj kiel mi, eĉ se mi serĉas en la biblioteko sennombrajn Hajku-revuojn kaj Hajku-recenzojn, la sola libro, kiu detale klarigas "la esencan signifon de 'Kire' en Hajku" estas de S-ro ŜIMIZU Kjouga, mi ne povas trovu ĝin ie ajn. Nenie estas kkrom mallonga mencio en la libro "Enkonduko al Hajku por Mi" (verkita de TAKAHAŜI Mucuo, paĝoj 121-127 de la "Ŝinĉou-Senŝo" (Shincho-Sensho).
Kiam mi esploris "Renga" kaj "Renku", kiuj estas la originoj de Hajku, kaj ankaŭ legis librojn, kiuj klarigas kiel fari verkon en Hajku, mi trovis sekvon. S-ro ŜIMIZU ankaŭ deklaris pri "La ekzisto de 'Kire' multe rilatas al la naskiĝo de Hajku". Mi ne havas alian elekton ol konsenti lin.
Mi uzas la internacian lingvon "Esperanto" por korespondi kun diversaj landanoj, kaj ŝajnas, ke Hajku-entuziasmo pli kaj pli populariĝas ankaŭ en eksterlandoj. Mi ĵus aŭdis de mezlerneja instruisto loĝanta en Honolulu en Havajo, ke li instruas pri Hajku al siaj studentoj. Estas neklare kiel homoj en aliaj landoj komprenas kaj esprimas la animon de Hajku en la japana, 'Kire' aŭ kiajn vortojn. Post rigardi kelkajn el iliaj verkoj, mi sentas ke ili ne havas la guston de 'Kire'.
Hajku-studlibroj por eksterlandanoj povas esti konsideritaj kiel la skribaĵoj kaj kolektoj de verkoj de homoj kiuj estas nomitaj modernaj Hajku-majstroj, inkluzive de la estimata Majstro.
Bedaŭrinde, tamen, kiel oni vidas en la supre menciita elekto de verkoj de la ĵurnalo Niŝinippon-Ŝimbun, estas tro da libroj sur la merkato, kiuj prezentas verkojn kiuj ne estas verkoj de Hajku, kaj mi suspektas, ke hajku-amantoj lernas el tiaj libroj.
Por instrui tiajn eksterlandanojn pri la ekzisto de 'Kire', mi provas krei simplan klarigan libron. La enhavo estas eltiraĵo de la libro de S-ro ŜIMIZU Kjouga, do mi planas skribi leteron al la aŭtoro petante lian aprobon. Mia laboro ne glate progresas ...
Nature, ne necesas respondo aŭ klarigo al mmi. Ne estas problemo eĉ se la opinio de unu leganto estas forĵetita. Mi deziras al vi ĉion bonan, kaj mi sincere antaŭĝojas la eldonon de via libro, kiu kompilos teoriojn pri vera Hajku kaj 'Kire' kaj instruos ilin dekomence pro novaj Hajku-amantoj. Skribis tradukinto, HAŜIGUĈI Ŝigejuki
Konkludo.
Leginte la du unuajn librojn, mi konvinkiĝis, ke la baza teorio pri Hajku de ŜIMIZU Kjouga estas ĝusta. Kaj la ekzisto de 'Kire' ne estas la ekzisto de 'Kireĵi' sed la ekzisto de "stato de 'TRANCXI' ", kaj la ekzisto de 'Kire' en la konjunkcia formo de verbokonjugacio, kiu ne ekzistis en la tempo de MACUO Baŝou (MATSUO Basyo).
Mi ankaŭ komprenis, ke tio estas grava trajto de moderna Hajku. Leginte la du unuajn librojn, mi konvinkiĝis, ke la baza teorio pri Hajku de ŜIMIZU Kjouga estas ĝusta. Mi ankaŭ komprenis, ke tio estas grava trajto de moderna Hajku.
Estas nur malgranda kvanto de la enhavo kiu povas esti inkluzivita en ĉi tiu dokumento per mi. Ni ne povas trovi ke estas maniero pri "krei veran hajkon" krom zorgeme legante la antaŭajn verkojn de S-ro ŜIMIZU. Tiuj, kiuj legos ĉi tiun dokumenton, estos devigitaj rekonsideri "Kio estas vera Hajku?", kaj estos devigitaj zorge analizi siajn proprajn verkojn.
Mi havas supran sperton. S-ro ŜIMIZU nun estas maljunulo meze de la okdekaj jaroj, kaj ĉar ne klaras kiam aperus lia libro kiun mi volas. Mi mem organizis informojn pri "vera Hajku", por ricevi la revizion de li mi faris tiun ĉi dokumenton. Ĉi tiu dokumento estis kompilita por esti submetita al cenzuro de li. Kvankam ĝi estas nur malmulte da paĝoj, mi kredas, ke ĝi estos pli ol utila por tiuj, kiuj ĵus komencas verki hajku-ojn.
la 29-an de novembro 2017, HAŜIGUĈI Ŝigejuki
Speciala registrita dokumento (la hajkoteorio de S-ro ŜIMIZU Kjouga)
Micelas reformi verkon pri Hajku ŜIMIZU Kjouga (SHIMIZU Kyoga)
Ĉi-jare estas la 100-a datreveno de la publikigo de la Hajku-revuo "Hototogisu', kiu ampleksas tri generaciojn: TAKAHAMA Kjoŝi (TAKAHAMA Kyoshi), TAKAHAMA Toŝio (TAKAHAMA Toshio) kaj INAHATA Teiko. Parolante pri 100 jaroj, la du generacioj de IIDA Dakocu (IIDA Dakotsu) kaj Rjuuta (Ryuta), kiuj verkis la Hajku-revuon "Unmo', ankaŭ ekzistas de ĉirkaŭ 100 jaroj.
Plie, la genealogio de TAKAHAMA Kjoŝi, MIZUHARA Ŝuuouŝi (MIZUHARA ) kaj NOMURA Toŝirou (NOMURA Toshiro) ankaŭ estas 100 jarojn.
Dum ĉi tiu tempo, kiom da Hajkistoj estis aligitaj al la societoj kiuj centris sur "Hototogisu", "Unmo", "Aŝibi/Asebi" (Ashibi) kaj "Oki", aŭ estis sendependaj Hajkistoj?
Mi taksas, ke la nombro estas proksima al 100 milionoj, sed mi ne pensas, ke ĝi estas malĝusta. Rerigardante la verkojn de ĉi tiu periodo, kiuj estis laŭdataj kiel famaj verkoj, aŭ kiuj estis vaste admirataj, ekzemple;
La verkoj de Kjoŝi:
A. [jpn] To-yama ni hi no atari-taru kareno kana.
[komento] Too/tooi = malproksima, yama = monto, ni = kaza partiklo kiu indikas la
objekton/lokon, al kiu la ago esprimita per la verbo estas direktita, hi = sunradio/sunlumo,
no = partiklo metita inter substantivoj por modifi la sekvan substantivon, atari/ataru =
sinsekva, taru/tari = la signifo de kompletigo aŭ daŭrigo, kareno = seka kampo, kana =
'Kireĵi' helpverbo esprimanta emocion kaj lamentadon.
[esp] Jen seka kampo, estas malproksime monto sub sunlumo.
B. [jpn] Kozo kotoshi turanuku bou no gotoki mono.
[komento] kozo = pasinta jaro, kotoshi = ĉi-jaro, turanuku = penetri/persisti, bou =
bastono, no = partiklo metita inter substantivoj por modifi la sekvan substantivon,
gotoki/gotoku = adnominala formo de la helpverbo "gotoshi". La adnominala formo de la
konjugacio, la nominala, kaj la partikloj "no" kaj "ga" reprezentas metaforojn ("hiju"
(hiyu)) kaj ekzempraĵojn, mono = afero/penso/stato.
[esp] Ĝi estas kiel bastono, kiu sinsekvas pasintjare kaj ĉi-jare.
La verkoj de Rjuuta (Ryuta):
A. [jpn] Kon-gasuri syun-etsu omoku ideshi kana.
[komento] kon/kon-iro = malhelblua, kasuri = tinkturita ŝablono/dezajno, syun =
printempo, getu/tiki = luno, omoku/omoi = peze/digne, ideshi = eliris/aperis, kana =
'Kireĵi' helpverbo esprimanta emocion kaj lamentadon.
[esp] Jen malhelblua kasuri. Printempa luno digne aperis.
B. [jpn] Dai-kan no ikko mo kakure naki kokyou.
[komento] dai-kan = plej malvarma periodo/afero, no = partiklo metita inter substantivoj
por modifi la sekvan substantivon, ikko = unu domo, mo = kaj, kakure(ru) = kaŝi,
naki/nashi = nenio/ neekzistas, kokyou (kokyo) = hejmurbo/hejmloko.
[esp] Hejmurbo kie eĉ ne unu domo estas kaŝita en la malvarma vetero.
Verkoj de Toŝirou (Toshiro):
A. [jpn] Ao-gaya ni negaeri-te chi wo katamukasu
[komento] ao-gaya/kaya = retforma ilo uzata por kovri liton pendigante la kvar angulojn
en someraj noktoj por malhelpi moskitojn kaj plagojn, ni = partiklo por indiki la celon aŭ
lokon de ago, negaeri/negaeru = ŝanĝi la direkton de sia korpo dum dormo, te/sou-shite =
tiam, chi = sango, katamukasu/katamukeru = klinas.
[esp] En la retteksita kovraĵo por pormalhi moskitojn mi ŝanĝas mian korpon, sekve mi
lasas mian sangon flui.
B. [jpn] Ko ni miyage naki aki no kata-guruma.
[komento] ko = infano, miyage = donaco/suveniro, naki/nai = ne ekzistas, aki = aŭtuno, no
= partiklo metita inter substantivoj por modifi la sekvan substantivon, kata-guruma =
portantado iun sur la ŝultro aŭ kola parto.
[esp] Portas sur ŝultro infanon, ĉar mi ne aĉetis donacon al li en aŭtuno.
Analizu du specojn de grupoAkaj B.
Cetere, pasis ĉirkaŭ 50 jaroj de kiam mi ekverkis Hajku-ojn, kaj mi legas kaj pensas pri ĝi
jam de kelka tempo, demandante "Kio estas Hajku?' kaj "Kio estas la mekanismo de
kreado de Hajku?' Sed klarigaj libroj de Hajku-teorio aĉetitaj ne estis utilaj por respondi
mian demandon.
Ekzemple, grupo A kaj B menciitaj supre estis akceptitaj kiel Hajku, sed ĉu ili estas ĝustaj?
Estas granda diferenco inter grupo A kaj B, sed ĉu ambaŭ du ankoraŭ estas Hajku? Se la
grupo A estas Hajku, tiam la grupo B ne devas esti Hajku.
Ĉu grupo A ne estas Hajku sed nur grupo B estas Hajku? Hajku ne estas decidita per plimulta voĉdono. Mi scivolas, ĉu ekzistas unu el la ĉirkaŭ 100 milionoj da Hajkistoj dum la lastaj cent jaroj, kiu uzis literaturan teorion por montri kaj diskuti la diferencojn inter grupo A kaj B. Mi ne scias multon pri ĝi.
Ĉiuj 100 milionoj da homoj faris Hajku-on sen esplori "Kio estas Hajku?" aŭ "Kio estas la mekanismo de Hajku-kreado?" Kaj ili rigardante kion aliaj faras kaj imitis ilin. Ankaŭ ili ofte komentis kaj laŭdis unu la alian. En tiuj ĉi cirkonstancoj, ne eblis klasifiki nek grupon A nek grupon B, kaj cent jaroj pasis de tiam. Kiam mi pensas pri tio ĉi tiel, mi ne povas ne senti min soleca kaj kolera.
Tial, mi imitis la koanojn de Zen-monaĥoj kaj faris ĉi tiujn du proponojn mia propra oficiala dokumento. Mi komencis esplori ĉi tiujn du proponojn, uzante ĉiujn volumojn de ”Kouhon de Baŝou (Basho) Complete Works', "Kjoraiŝou" (Kyoraisyo) kaj "Sanzouŝi" (Sanzoshi)' kiel referencojn.
Kaj uzante la vojaĝrakontojn de Baŝou kiel supradan sperton mi vojaĝis kaj kontrolis ĝin. La rezultoj estis libroj de "Hajku de Baŝou" (Basyo-kuku) kaj "Esplorado pri Baŝou" (Basyo-Tanbou) [tri volumoj], kiujn mi disdonis al Hajku-entuziasmuloj kaj ŭajku-esploristoj.
Iun tagon dum ĉi tiu esplorado, mi havis revelacion ke Hajku estas 'Kire'. Ĉi tio estis epifanio kiu okazis dum mi estis mergita en mia esplorado, rezultigante grandan rikolton kaj grandan malkovron kiu estis klerismo.
Proksimume dekjara esploro atingis sukcesan konkludon kun granda ĝojo. Ĉe pli posta dato, mi organizis ĝin kiel literaturajn principojn.
Do, [Hajku estas poemo konsistanta el 17 silaboj kaj 'Kire' ].
Alivorte, [17 silaboj sen 'Kire' ne estas Hajku].
Ĉi tiuj du artikoloj estas la principoj kiuj malkaŝis la sekreton de la verkado de Hajku, kaj ili difinas pri Hajku de antaŭ Baŝou ĝis la nuntempo kaj en la estontecon. Samtempe ankaŭ estas principo, kiu atentigas kiel eraron la terminon Hajku uzata por aludi al la miksaĵo de vera Hajku kaj "Aĵoj kiuj similas hajku-on sed ne estas Hajku".
Venis ĉi tien, estis klariĝis juĝi-nivelo por determini ke grupo A estas hajko kaj grupo B ne estas hajko. En ĉi tiu tempo, la miksaĵo de grupo A kaj grupo B, vidata rekte en Hajku-revuoj kaj Hajku-kolektoj, estas vere konfuzo kaj korupto de Hajku.
Nun, kiam ni analizis kaj komprenis la nunan situacion, por riĉigi kaj disvolvi Hajku-on, kiu estas unu parto de la japana kulturo ni devus protekti kaj nutri verajn hajku-ojn, kaj forigi kaj elpeli verkon kiu similas al Hajku sed ne estas Hajku.
Oni akceptos, ke ĉi-tie estas la celo de mia Hajku-reformo, kaj ke ekzistas certaj kialoj kaj principoj. La japana Hajku-mondo devas esti riĉigita per vera Hajku. Nunaj Hajkistoj multe tro senscias pri la "Esenco de Hajku". Tro multaj homoj ne scias, ke Hajku estas poemo konsistanta el 17 silaboj kaj 'Kire'.
Tial, en la revuo "Ŝiki Hajku" (Shiki Hajku) de aprilo 1991, mi publikigis "Proponon al moderna Hajku" ke "17 silaboj sen 'Kire' ne estas Hajku", anoncis la unuan voĉon por reformo de Hajku. Estis bonega respondo kaj mi ricevis leterojn de konsento el multaj homoj.
Ekde tiam mi ofte aŭdis kaj vidis la vorton 'Kire', sed mi komprenas, ke tio estas vorto, kiun mi elpensis, kaj ke ĝia uzo montras akcepti miajn asertojn kaj celojn. Mia reformo komenciĝis. Ekde tiam, mi profitis ĉiun okazon por verki libron de 200- 300 paĝoj kaj dediĉis min al reformado de Hajku, kaj mi esperas atingi tiun ĉi celon kiel eble plej baldaŭ.
Tial, en 1992 mi publikigis "Hajku sur nacia televida buroo NHK, ĝiaj eraroj kaj kritiko", en 1993 "La animo de Hajku estas 'Kire' ", kaj en 1994 "Hajku kaj la tekniko de la majstroj de Hajku", en 1997 "Por serĉi la veron de Hajku: Eraro kaj kritiko de Hajku-mondo de NHK", kaj en 1996 "Pruvo de 'Kire'-teorio: Hajku-kolekto, "Nun" (Ima) ". Elimini ke "verko kiu aspektas kiel Hajku sed ne estas Hajku", kaj fari verkon de "vera Hajku". Por tio mi alvokas Hajkistojn tra Japanio.
*** Tiun ĉi leteron mi rekte ricevis de S-ro ŜIMIZU Kjouga responde al mia demando pri 'Kireĵi'. (30-a de aprilo 1996) ***
(Tute finiĝis)