top of page
[ Kontakto kun alilandanoj ].

[ Kontakto de s-ro Wiki Wikardo (2013-02-19) ].

----- Original Message ----- From: "Wiki Wikardo" <>To: HAShi<>
Sent: Tuesday, February 19, 2013 4:40 AM Subject: Esperanto kaj basbalo
---
Saluton, HAŜi! Ĉu tiu ĉi retadreso ankoraŭ funkcias? Mi esperas ke jes.
Nu, mi havas interretan projekton, kaj mi tre ŝategas, ke vi helpu.
Se vi interesiĝas, bonvole respondu, aŭ se ne, donu mian retpoŝtadreson
al iu esperantistoj kiuj ŝatas basbalon. Dankon, bonan tagon.


[ Respondo al s-ro Wiki Wikardo (2013-02-20) ].

----- Original Message ----- From: "HASHIGUCHI Shigejuki" <> To: "Wiki Wikardo" <>
Sent: Wednesday, February 20, 2013 11:16 PM Subject: Re: Esperanto kaj basbalo
---
Estimata s-ro Wiki Wikardo.
Tre intersan kontakton de vi, ricevis mi kun surpriziĝo. Jes, mia retadreso funkcias bonege.
Mi ŝatas basbalon sed netroe, kompreneble nia landa basbalo.
Sed malofte spektas televidan programeron pri usona matĉo.
Ĉi-jaron okazas WBC, kompreneble ĉiujn matĉojn mi ĝoje spektos.
Mi faris TTT-paĝon pri granda ludisto SUZUKI Iĉirou (Ichiro).
Jen estas la adreso. http://esperanto-hs.in.coocan.jp/Sporto/262ichiro/ichirobazo.html
Atendas vian venontan kontakton. Ĝis baldaŭ ... HAShi


[ 2a kontakto al s-ro Wiki Wikardo (2013-02-21) ].

----- Original Message ----- From: "HASHIGUCHI Shigejuki" <> To: "Wiki Wikardo"
Sent: Thursday, February 21, 2013 10:29 PM Subject: Mia demando (de HAShi)
---
Estimata s-ro Wiki Wikardo. Mi demandas vin pri jenoj; 1. Kiamaniere vi sciis mian retadreson ?
2. Kiu landano vi ja estas ? 3. Ĉu vi estas delegito de UEA ?
Atrendas vian respondon. Ĝis la ... HAShi


[ 2a respondo de s-ro Wiki Wikardo (2013-02-21) ].

------ Original Message ----- From: "Wiki Wikardo" <> To: "HASHIGUCHI Shigejuki" <>
Sent: Wednesday, February 27, 2013 6:02 AM Subject: Re: Mia demando (de HAShi)

Por respondi al viaj demandoj: Ne, ne, kaj ne. Ne, atendu, tiel ne estas ĝusta... OK,
1. Mi eĉ ne povas memori nun. Googling hard ("gugladaĉoj", "forte gugli"). 2. Nordkaliforniano
3. Kio estas tio, iu esperanta mafio? Ili persekutas vin? Ne, ĉu mi devus esti tio?
Kion mi faras, tio estas organizi personojn por skribi pri la Monda Basbala Klasiko en Vikinovaĵoj en marto.
Mi esperas multe, multe, ke vi povas kontribui ĉi-jare. :) Se vi ŝatus helpi, sciigu al mi. Multan dankon! Zorgu vin.


[ 3a kontakto al s-ro Wiki Wikardo (2013-03-01) ].

----- Original Message ----- From: "HASHIGUCHI Shigejuki" <> To: "Wiki Wikardo" <>
Sent: Friday, March 01, 2013 11:52 AM Subject: Pri WBC (HAShi en Japanio)
---
Kara Wiki. Mi volonte kunlaboru kaj interŝanĝu informojn pri ĉi-jara Monda Basbalo Klasika (WBC).
Por propagando de Esperanto ni kunlaboru pri MBK, por tio mi proponas jenajn aferojn.
1. Mi kontaktu helpajn esperantistojn en landoj de grupo A kaj B.
Vi kontkatu helpajn esperantistojn en landoj de grupo C kaj D.
2. Mi kaj Vi kaj cxiuj helpontoj devos rezervi artikolojn pri UBK en ĵurnaloj.
3. Uzante kaneraon ni devos foti la kelkajn artikolojn, kaj sendi al mi kaj vi.
4. Ricevitajn fotojn per interreto Mi kaj Vi povos fari ttt-paĝon.
La titolo estas "MBK (WBC) per Esperanto en Tutmondo". Provizore mi faros ttt-paĝon laŭ mia gusto.
5. Post konkurso Mi kaj Vi okazigu ekspozicion pri MBK por propagandi Esperanton.
--- Mi atendas vian tujan opinion. Se vi estas lertulo de komputilo, Vi mem faru ttt-paĝon, mi petas.
Ĝis morgaŭ ... HAShi


[ 3a respondo de s-ro Wiki Wikardo (2013-03-01) ].

----- Original Message ----- From: "Wiki Wikardo" <> To: ""Haŝiguî Ŝigejuki"" <>
Sent: Friday, March 01, 2013 12:28 PM Subject: Komenco
--- http://eo.wikinews.org/wiki/Komencas_la_tria_eldono_de_la_Monda_Basbala_Klasiko


[ 4a kontakto al s-ro Wiki Wikardo (2013-03-01) ].

------ Original Message ----- From: "HASHIGUCHI Shigejuki" <> To: "Wiki Wikardo" <>
Sent: Friday, March 01, 2013 3:27 PM Subject: Re: Komenco
---
Dankon al via informo. Mi bone komprenis ke vi faris "vikinews"-n.
Bedaŭrinde mi NE havas teknikon por skribi raporton en via "Vikinews".
Ĉu mi devas registri min en ĝi ? Sed mi interrete povos sendi raporton pri WBC al vi.
---
Alie mi havas intereson pri raportoj sur ĵurnaloj, sekve mi defios interŝanĝi ĵurnalojn pere de helpontoj.
Mi petas vin rezervu ĵurnalojn kiujn vi abonis hejme, kaj post fino de konkurso sendu ĝin ŝippoŝte al mi.
Se vi volas japanajn ĵurnalojn, kompreneble mi sendos ĝin al vi. Ĝis la ... HAShi

bottom of page