top of page

       MBK (WBC) per Esperanto en Tutmondo

Interŝanĝu specialan eldonon pri MBK en 2013 sur ĵurnaloj en via lando.
                Interŝanĝu fotojn pri WBC el gazetoj aŭ ĵurnaloj.

             Internacia Komuna Lingvo Esperanto ligas multajn alilandanojn.

​TTT-paĝo de WBC (World Baseball Classic) : http://web.worldbaseballclassic.com/wbc/2013/news/
Vikinews pri MBK en Esperanto :   http://eo.wikinews.org/wiki/Komencas_la_tria_eldono_de_la_Monda_Basbala_Klasiko
Ĉiuj intersitoj povas legi tiun ĉi informon nur unu semajnon post kontakto al administranto.

EKSsimbolo-02M.jpg
Enhavo

        01: Iniciinto      02: Alvoko       03: Kontakto         04: Ĵurnalo
 
[ Mi projektis ĉi ttt-paĝon ].

Komenciĝis MBK (Monda Basbalo Klasika (angla; WBC) atendata de ni japanoj.
Oni diras ke japana teamo venkos ĉi-jaran konkurson kaj ricevos pokalon de ĉampiono.
Jam ricevis pokalon en jaroj 2006 kaj 2009, nome dufoje.
Triafoja ĉampiono estas esperebla, sed iom maltrankvila afero ekzistas en japana teamo.
Tio estas nealiĝo de ludistoj en WLB (angla; World Ligu Baseball).
Tial fama sportisto SUZUKI Iĉirou (Ichiro) ne membriĝis en ĉi-jara teamo, tre bedaŭrinde.
---
Ricevinte retleteron el s-ro Wiki Wikard kiu loĝas en San-Francisko (San Fracisco),
mi sendis al li jenan retleteron kun propono:
---
Mi volonte kunlaboru kaj interŝanĝu informojn pri ĉi-jara Monda Basbalo Klasika.
Por propagando de Esperanto ni kunlaboru pri MBK, por tio mi proponas jenajn aferojn.
---
1. Mi kontaktu helpajn esperantistojn en landoj de grupo A kaj B.
    Vi kontkatu helpajn esperantistojn en landoj de grupo C kaj D.
2. Mi kaj Vi kaj ĉiuj helpantoj povos rezervi artikolojn pri MBK en siaj landaj ĵurnaloj.
3. Uzante kameraon ni povos foti kelkajn artikolojn, kaj sendi al mi kaj vi.
4. Ricevitajn fotojn per interreto Mi kaj Vi povos apeerigi ĝin sur ttt-paĝon.
    La titolo estas "MBK (WBC) per Esperanto en Tutmondo", laŭ supra titolo.
    Provizore mi faros ttt-paĝon laŭ mia imago.
5. Post fino de konkurso Mi kaj Vi okazigu ekspozicion pri MBK por propagandi Esperanton.
---
Responde li sciigis al mi sian laboron per "Vikinews" en Esperanto, ĝi estas bona kaj interesa por mi. Sekve mi alie faris ttt-paĝon laŭ mia ideo.
Se vi deziras legi detalan informon pri WBC, rekte vizitu mian ttt-paĝon. Vidu la adreson en supra parto de ĉi ttt-paĝo. 

 

                             Mi atendas viajn informojn kaj impresojn pri ĉi-jara MBK
                             kaj diversajn informojn pri basbalo mem por esperantujo.

                                                                      Reprezentanto de Esperanto-Kultivejo Sue

                                                                                      HAŜIGUĈI Ŝigejuki (HASHIGUCHI Shigeyuki)

                                                                                                                en la urbeto Sue-maĉi en Japanio

bottom of page