Subtenantoj kaj Studentoj
Hukuokanoj en Japanio kaj studentinoj en Uzbekio
Alia Silka Vojo por Japanoj
Vizitante establojn konstruitajn de japanaj retenitoj.
Okaze de la jubileoj de la 2750a jaro en Samarkando kaj la 15a jaro de Respubliko Uzbekio (Uzbekistan), mia amiko interrete sendis leteron al mi por helpi projekton, "Internacia Leter-Vespero"-n.
Jen estas la retletero ・・・
LETERVESPERU EN 2750-JARA SAMARKANDO
Aŭguste kaj septembre 2006 samarkandaj esperantistoj okazigos la internaciajn letervesperojn, dediĉitajn al 15-jariĝo de sendependeco de Respubliko Uzbekio kaj al 2750-jariĝo de Samarkando, listigita en la registro de la Monda Heredaĵo de UNESKO.
Ni atendas viajn gratulmesaĝojn, kaj, se eble, ĈIUSPECAJN (kaj ĉiulingvajn !) materialojn (leterojn, vojaĝrakontojn, gazetartikolojn, librojn, broŝurojn, poemojn, kantojn, fotojn, desegnaĵojn, dokumentojn ktp.) pri Uzbekio kaj Samarkando.
Fakte, ĈIO AJN pri la temoj, inkluzive fotojn de stratoj, vendejoj, restoracioj, hoteloj, komunumoj, kompanioj, varoj ktp. estos TRE BONVENAJ. La plej interesajn materialojn ni publikigos en nialanda gazetaro. Ĉiuj senditaĵoj estos eksponataj en la speciala ekspozicio. Anticipan dankon por viaj kontribuoj. Salutleterojn kaj alispecajn materialojn bonvolu adresi JAM NUN al:
Anatoli Ionesov, Direktoro Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro
P.O. Box 76, UZ - 140100 Samarkando Respubliko Uzbekistan
Mi bonŝance kontaktis kun organizo "Hukuoka-Uzbekia Amikeca Asocio" kiu havis kunsidon sub la temo "Lernu Uzbekio-n". La organizo planis ekspozicion pri la rilato inter Japanio kaj Uzbekio.
Mi iom helpis la preparadon kaj hazarde subtenis gastigadon de sutdentinoj el Uzbekio per la helpo de mia espterantistino, s-ino HUKUŜIMA Jukiko (FUKUSHIMA Yukiko).
La celo de la ekspozicio estas vaste sciigi realajn faktojn pri multaj retenitoj en Uzbekio post la lasta mondmilito. Multaj montraĵoj estas vere kaj bele valoraj fotoj kaj informoj.
Ĉi-tie mi esperante tradukinte prezentas al japanoj kaj alilandanoj la historion. Originala dokumento estas verkita en Japana lingvo, kiun verkis s-ro HUĴINO Tacujoŝi (HUJINO Tatsuyoshi; la prezidanto de Hukuoka-Uzubekia Amikeca Asocio) por ĉi-foja ekspozicio. Sekve pri tuta informo en ĉi TTT-paĝo mi respondecas.
Tutaj fotoj estas fotitaj de mi kaj membroj HUAA (Hukuoka kaj Uzbekia Amikeca Asocio) en la 6a Ekspozicio pri Uzbekio (2006-09-25 - 29) ĉe la placo de la urbdomo "Hukuoka-ŝijakuŝo" kaj aliaj lokoj.

Administranto de Esperanto-Kultivejo Sue
estas HAŜIGUĈI Ŝigejuki.
Kunlaboranto de ĉi-foja Ekspozicio.