03. Mia prova traduko (3a/5a plibonigo)
pri 'Hajku' de MASAOKA Ŝiki.
Ni ne devas forgesi ke Esperanto estas nura sed valora Ponto-Lingvo. Sekve kulturo, novajho, naturo kaj chiuj afetoj kaj okazajhoj kiujn ni povas prezenti al alilandanoj per internacia komuna lingvo Esperanto.
Samtempe ni ne rajtas ŝanĝi la originalajn formojn en ĉiuj landoj.
Tio estas en vortoj de L.L. Zamenof kaj lia baza ideo, tiel mi komprenas.
Antaw chio mi klarigas mian skribmanieron en chi dokumento.
1. Mi ne uzis supersignon, kaj mi uzis aldone literon 'h', kaj 'w' por 'uh', 'k' por 'hh'.
2. Mi skribis Japanan 'Haiku'-n uzante tute esperantajn literojn.
[ekzemplo] Huru ike ja kawazu tobikomu mizu no oto.
3. Mi skribis 5 elementojn por klarigi 'haiku'-n.
(1) [Originalo] : japana 'haiku'.
(2) [Konsilo pri japanaj vortoj] : [ekz.] 'kawazu' = rano, 'tobi-komu' = enplonghi, ...
(3) [Prova traduko] : mi prove tradukis 'Haiku'-n law mia sento kaj kompreno.
(4) [Sezono kaj Kigo] : [ekz.] 'kawazu' (printempo, besto (japana 'doubucu')).
(5) [Komento] : Kelkfoje skribis klarigon pri japanaj vortoj malfacilaj aw unikaj.
4. Mi intencis dissciigi 'haiku'-n al alilandanoj pri ke la temo en 'haiku' estas multaj kaj tre diversaj.
Mi pensas ke ech japanoj surprizighos pro ke multaj temoj/aferoj estas libere uzitaj en 'haiku'.
5. Mi skribis pri 'hajku' per unu linio, char originala 'haiku' estas skribita per nur unu linio.
(La verko skribita per 3-linioj ne estas ghusta "Japana Haiku", char en japana literaturo nenie trovighas
tiu-specaj verkoj.)
Kaj 3-linia skribo faris gravan problemon. Ghi emas fari eraron de 'Kire' kvankam la animo de "Japana Hajku" estas la ekzisto de 'Kire'. Verko sen 'Kire' ne havas sendependeco, nur 17 silaboj faras komplete literaturon, nome la plej mallongan literaturon en la mondo. Tio estas la baza kaj grava regulo por "Japana Hajku".
( Legu pli detalan dokumonton per suba ttt-adreso.
https://atomkonto.wixsite.com/denshuusho/literaturo )
6. Mi atentis pri ke la plej grava poento estas "Kire" en "Japana Haiku".
7. En japana frazo ordinara ofte ne estas subjekta vorto, tial en 'hajku' tradukita mi ofte preterlasis subjektan
vorton.
8. Mi ne estas spertulo de Esperanto, legantoj akceptu chi hejmpaghon kiel provan tradukajhon.
Sed legantoj havos intereson pri tradicia kaj vera "Japana Haiku", kaj iomete komprenos kulturon de
japana literaturo.
Esperante la dissciigon de "Japana Haiku" inter multaj allandanoj ...
1a traduko : 2005-02-05 - 2005-12-07 2a traduko : 2008-05-22 3a traduko : 2025-04-05 - 2025-08-28
1a plibonigo : 2025-09-01 - 2025-10-15 2a plibonigo : 2025-11-01 - 2025-11-30
3a plibonigo : 2025-12-01- 2025-12-31 4a
5a
Verkinto kaj Tradukinto : HASHIGUCHI Shigejuki
2025-12-31, Esperanto-Kultivejo Sue en Japanio.